Vidbendilo
elektronika aparato por magnete registri sur bendon sonojn kaj filmajn bildojn el kamerao aŭ televidilo kaj por reprodukti ilin From Wikipedia, the free encyclopedia
Vidbendilo,[1][2][3] magnetoskopo (ekde 2002)[4] aŭ vidbendaparato (ekde 2020),[5] ankaŭ unuope en Esperanto uziĝis la terminoj videobendregistrilo, videomagnetofono aŭ videoaparato, estas elektronika aparato por magnete registri sur bendon samtempe sonojn kaj moviĝantajn bildojn el kamerao aŭ televidilo kaj por reprodukti ilin per televidilo.
La unuaj vidbendiloj aperis en la 1950-aj jaroj kaj estis tre grandaj. Oni uzis ilin aŭ en studio, aŭ veturigis ilin al loko de eventoj en speciala aŭtobuso.
Vendado de vidbendiloj por popola uzado komenciĝis la 7-an de junio 1969.
Ekde la jaro 2005 DVD-vidiloj (aŭ "DVD-skopoj")[??] rapide anstataŭas vidbendilojn.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.