komunumo en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Victor Vlad Delamarina (iam Satu Mic; hungare: Lugoskisfalu [lugoĵkiŝfalu], malnova nomo: Szatumik) estas komunumo en Rumanio, 4 km sude de Lugoj. Administre apartenas al ĝi Herendești, Honorici, Pădureni, Petroasa Mare, Pini, Visag.
Victor Vlad Delamarina | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Timiș | |
Alinome | Lugoskisfalu (hungare) | |
Iama hungara departemento | Krassó-Szörény | |
Situo | 45° 38′ N, 21° 54′ O (mapo)45.64055555555621.892777777778 | |
| ||
Alto super maro | 140 m | |
Poŝtkodo | 307460 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.792 (en 2009) | |
– vilaĝo | 460 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 159268 | |
La loko portas la nomon de la poeto kaj soldato Victor Vlad Delamarina, kiu naskiĝis tie en 1870.
Laŭ la loĝantaro Victor Vlad Delamarina estas nur la tria vilaĝo en la komunumo, sed nur ĝi (kaj la malgranda Pini) situas ĉe la nacia vojo DN58A, kiu ligas ĝin al Lugoj.
En 1910 ĝi havis 970 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 551 (rumanoj, 7 % da hungaroj).
Ĝia unua mencio estas el 1717. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.