Freeman Freeman-Thomas
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Freeman Freeman-Thomas, 1a Markizo de Willingdon OBI (12a de septembro 1866 – 12a de aŭgusto 1941), estis brita liberala politikisto kaj administraciisto kiu servis kiel Ĝenerala Guberniestro de Kanado, nome la 13a ekde la kreo de la Kanada Konfederacio, kaj kiel Vicreĝo kaj Ĝenerala Guberniestro de Hindio, nome la 22a de la lando.
Freeman-Thomas naskiĝis en Anglio kaj edukiĝis en la Eton College kaj poste en la Universitato de Kembriĝo antaŭ servi dum 15 jaroj en Artilerio de Sussex. Li tiam venis al diplomataj kaj politikaj kampoj, agante kiel milit-helpanto po sia bopatro kiam tiu estis Guberniestro de Viktorio kaj, en 1900, estis elektita por la Britia Ĉambro de komunuloj. Li poste okupis varion de registaraj postenoj, kiel sekretario de la Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando kaj, post esti kavalirita kiel Lord Willingdon, kiel Lord-in-waiting ĉe la reĝo Georgo la 5-a. El 1913, Willingdon tenis guberniajn kaj vicreĝajn postenojn tra la tuta Brita Imperio, starte per la gubernieco de Mumbajo kaj poste per la gubernieco de Madras, antaŭ li estis en 1926 nomumita kiel Ĝenerala Guberniestro de Kanado por anstataŭi la Vicgrafo Byng de Vimy, okupante la postenon ĝis li estis sukcedita de la Grafo de Bessborough en 1931. Willingdon estis tuj poste nomumita kiel Vicreĝo kaj Ĝenerala Guberniestro de Hindio por anstataŭi Lord Irwin (poste farita Grafo de Halifax), kaj li servis en tiu posteno ĝis li estis sukcedita de la Markizo de Linlithgow en 1936.
Post la fino de sia vicreĝa posteno, Willingdon estis instalita kiel Lord Warden of the Cinque Ports kaj estis plialtigita en la kavalireco kiel Markizo de Willingdon. Post reprezenti Brition en nombraj organizoj kaj celebroj, Willingdon mortis en 1941 en sia hejmo de Londono, kaj liaj cindroj estis entombigitaj en la Abatejo Westminster.
Remove ads
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.
Remove ads