ordo de flugpovaj mamuloj From Wikipedia, the free encyclopedia
Vespertoj - aŭ kopie de la faka zoologia nomo, devene el la greka kaj ankaŭ enprenita en la latinan (chiroptera) ankaŭ en Esperanto ĥiropteroj aŭ kiropteroj - estas la sola ordo de flugantaj mamuloj. En malvarmaj regionoj, ekzemple Eŭropo kaj Nordameriko, ili vivas precipe en kavernoj kaj forlasitaj domoj, dum en tropikaj regionoj, ekzemple Afriko, Sud-Ameriko, Azio, kaj Aŭstralio, ili kutime tranoktas sur arboj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Vespertoj
Troveblo de fosilioj: = Malfrua Paleoceno - ĉi-epoke
Multaj specioj de vespertoj movas sin orientiĝante en la spaco per ultravoĉaeĥolokigo, tipe dum la nokto, kaj dumtage ili dormas en kaverno. Ili flugas per la t.n. haŭtvelo (patagium).
La plejparto el la vespertoj manĝas fruktojn kaj insektojn. Escepto vivas en Sudameriko, kie estas specio kiu suĉas sangon de mamuloj, interalie foje homoj: kurioze, male al folklora ideo, ili ne mordas kolon, sed preferinde grandan piedfingron. Tiu sudamerika vesperto ofte estas transportanto de malsanoj, plej danĝere rabio.
En la Filipinoj vivas la plej granda vesperto, la orĉapa fruktvesperto kun enverguro de ĝis 1.7 metroj. La plej malgranda vesperto vivas en Tajlando kaj pezas nur 2 gramojn.
La kapablo facile adaptiĝi al la medio portis vespertoj al preskaŭ ĉiuj kontinentaj kaj insulaj regionoj de la tero. En frostaj habitatoj, por ŝpari al si energion, ili travintras 2/3 de jaro, tiel malaltigante la korpan temperaturon ĝis 12 °C (la normala temperaturo estas 36 °C).
Flugiloj
Vespertoj estas la solaj mamuloj kapablaj je vera flugado, distinge de la glisado de ekzemple flugsciuroj.[2] Tiucele ili evoluigis plurajn karakterojn. Iliaj flugiloj estas frapa ekzemplo de la evolua kapablo de la tetrapoda membro. Ĉiuj manaj kaj manfingraj ostoj krom la polekso estas longegaj kaj apogas fajnan haŭtan membranon flekseblan kaj streĉeblan, la haŭtvelon, kiu konsistigas la surfacon de la flugilo kaj garantias levoforton. La haŭtvelo konsistas el du haŭtaj tavoloj kovrantaj mezan tavolon el nervohavajhistoj, sangaj kaj limfaj vaskuloj, kaj muskolfibroj.[3]
La manfingraj ostoj de vespertoj estas multe pli flekseblaj ol ĉe aliaj mamuloj pro sia plata formo kaj sia malalta enhavo de kalcio ĉirkaŭ la pinto.[4][5] La longiĝo de la fingroj, grava postulo de la kresko de flugiloj, ŝuldiĝas al la pliesprimigo de ostaj morfogenezaj proteinoj (Omp-oj). Dum la kresko de vesperta embrio, la geno reganta signaladon per Omp-oj, Omp2, estas pliesprimigata en la antaŭmembroj, kio rezultigas plilongiĝon de la antaŭmembraj fingroj. Tiu ŝlosila genetika aliiĝo permesas krei la specialajn membrojn necesajn por vera flugo. La proporcio inter la longoj de la manfingroj de vivantaj vespertoj estas statistike nedistingebla de tiu de fosiliaj eocenaj vespertoj, kio konkludigas, ke la flugila morfologio de vespertoj estas konservata tra pli ol kvindek milionoj da jaroj.[6] Dum flugo, la ostoj suferas fleksan kaj ŝeranstreĉon; la fleksa streĉo estas malpli granda ol ĉe piediraj mamuloj, sed la ŝera estas pli granda. La rompa streĉa punkto de la flugilaj ostoj de verspertoj estas iomete malpli alta ol ĉe birdoj.[7]
Kiel ĉe aliaj mamuloj, sed malsame de birdoj, la radiuso estas la plej grava parto de la antaŭbrako. Vesperto havas po kvin longaj fingroj, kiuj disradias de la pojno. La polekso direktiĝas antaŭen kaj apogas la antaŭan randon de la flugilo, kaj la aliaj fingroj disstreĉas la flugilan membranon. La dua kaj tria fingroj iras laŭ rando de la pinto de la flugilo, permesante ke la flugilo estu tirata antaŭen kontraŭ la flugrezista forto, sen bezono esti dika kiel la flugiloj de flugsaŭroj. La kvara kaj kvina fingroj iras de la pojno ĝis la malantaŭa rando, kaj rezistas la fleksa forto de aero pelanta la streĉitan membranon de malsupre.[8] Pro siaj flekseblaj artikoj, vespertoj kapablas manovri pli lerte ol glisantaj mamuloj.[9]
La histo de vesperta flugilo estas unu el la plej rapide rekreskantaj en la tuta besta regno[10]. La sangaj vaskuloj inkludas fajnan kapilaran reton uzatan en termoregulado, precipe por formeti varmon en la aeron dum flugo.[11] Vesperta flugado ŝajnas esti pli efika je konsumo de oksigeno al tiu de birdoj kies grando kaj fluga stilo estas similaj. Eksperimentoj en ventotuneloj en Svedujo kaj Usono pri nektarovoraj vespertoj montris ke vespertoj, kiel insektoj, optimumigas sian flugadon per regado de mikroturbulento dum mallevo de la flugiloj, kiu liveras ĝis 40% de la pelforto.
La polekso ne estas entenata en la haŭtvelo kaj havas ungon. La membrano inter la kalkano, la vostopinto, kaj la pelvo - la vosta haŭtvelo - povas uziĝi, kiam ĝi estas granda - por kapti insektojn aŭ por ricevi la idojn dum nasko.
Vespertoj en la genro Thyroptera havas suĉtenilojn per kiuj ili tenas sin al glategaj surfacoj[12].
Per sia flugkapablo vespertoj faris sin unu el la plej vaste distribuitaj grupoj de mamuloj. Krom la Arkto, la Antarkto, kaj izolitaj oceanaj insuloj, vespertoj ekzistas ĉie tra la surteraj habitatoj de la mondo. Malsamaj specioj elektas malsamajn vivejojn dum malsamaj sezonoj — jen marbordoj, jen montoj, jen eĉ dezertoj — sed vespertaj vivejoj havas du bazajn postulojn: ripozejojn, kie ili pasigas la tagon aŭ dormas, kaj furaĝejojn. Vespertaj ripozejoj povas troviĝi en kavoj, fendoj, foliaroj, kaj eĉ homfaritaj strukturoj; iuj vesperoj konstruas por si "tendojn" per mordado al folioj.
Noktaj kutimoj de vespertoj, la vivo en kavernoj kaj la malinklino al la lumo, rilatigis ilin al la malbono en multaj homaj superstiĉo. Sed en iuj pratempaj kulturoj, la rolo de la vespertoj ne estis tiel malbona. Inter la Majaoj, ili estis adorataj per la nomo zotz'. En Ĉinio vespertoj simbolas feliĉon kaj ĝis nun en kelkaj regionoj de Skotlando, la monvaloroj de la domoj kaj kasteloj plialtiĝas, se vespertoj loĝas en ili. En Aŭstralio, miloj da turistoj vizitas la Nacian Parkon Lamington por vidi pteropedojn.
Laŭ pli fruaj taksonomioj en la ordo de la Kiropteroj (Chiroptera) estis du subordoj: la Grandkiropteroj (Megachiroptera) kun nur unu familio, la Pteropedoj (Pteropidae), kaj la Malgrandkiropteroj (Microchiroptera) kun ĉiuj aliaj familioj.
De ĉ. 2000 oni distingas jene (sed la esploro daŭre progresas):
(2006)“Development of bat flight: Morphologic and molecular evolution of bat wing digits”, Proceedings of the National Academy of Sciences103(17), p. 6581–6586. doi:10.1073/pnas.0509716103. Bibkodo:2006PNAS..103.6581S.
(1994)“Scale effects on the stresses and safety factors in the wing bones of birds and bats”, Journal of Experimental Biology190, p. 195–215. doi:10.1242/jeb.190.1.195.
M.J. Kluger, J.E. Heath (1970).“Vasomotion in the bat wing: a thermoregulatory response to internal heating”, Comp Biochem Physiol(en)32(2), p. 219–226. doi:10.1016/0010-406x(70)90935-7..
Guerin Mickaël, Trait d’histoire de vie chez Thyroptera tricolore, chauve-souris de la famille des Thyropteridés. Stage CNRS Années 2004-2005 .Arkivigite je 2007-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
Teeling, E. C.; Springer, M.; Madsen, O.; Bates, P.; O'Brien, S.; Murphy, W. (2005). A Molecular Phylogeny for Bats Illuminates Biogeography and the Fossil Record. Science. 307 (5709): 580–584. doi:10.1126/science.1105113