retejo en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Vero de Beslano (ruse Правда Беслана) estas retejo en Rusio aperinta post la terorisma atako en Beslano de septembro 2004, por kolekti materialojn rilatajn al la esploro de la atako kaj por sendepende de registara cenzuro raporti pri detaloj de la atako, pri ties politikaj fonoj kaj la sekva evoluo post la fino de la terorisma tragedio. Ĝin starigis la politika sciencistino Marina Litvinoviĉ (cirile Марина Литвинович).
La retejo enhavas transskribaĵojn de la pridemandadoj de la nura kapitulacinta teroristo Nurpaŝi Kulajev, parte transskribaĵojn de pridemandadoj de ĉeestintaj policanoj en la distrikta policejo, intervjuojn kun oficistoj kaj fakuloj de la organizaĵoj "Patrinoj de Beslano" kaj "Voĉo de Beslano" kaj aliajn materialojn rilataj al la esploro en la terorisma atako[1].
En aŭgusto 2014, la rusia Telekomunikada korporacio Ростелеком ("Rostelekom") blokis aliron al la ejo. La aktivuloj de la projekto konektas ligon al la aktiveco de la kampanjo "Memoru Beslanon", kiun civilaj sociaj aktivuloj lanĉis okaze de la memora tago dediĉita al la 10-a datreveno de la sturmo de la lernejo en Norda Osetio." [2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.