Verda Kukolo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Verda Kukolo estis eldonejo de esperantlingvaj libroj el Rostov-Don, Rusio. Preskaŭ ĉio eldonita temas pri Rusio kaj rusoj. Plej granda parto de la laboro estis farita de Boris A. Zozulja. En la katalogo de UEA aperas 20 libroj eldonitaj tie, nome la jenaj:[1]

  • Dialogoj pri religio. B.A. Zozulja.[2]
  • Erotika poezio en Esperanto. Komp. B. Zozulja.[3]
  • Esperanto-rusa vortaro de "falsaj amikoj de tradukinto". Boris A. Zozulja.[4]
  • Esperanto-rusa vortaro de "falsaj amikoj de tradukisto". B.A. Zozulja.[5]
  • Fabeloj kaj poemoj. A.S. Puŝkin. Tradukis N.M. Fedotov, V.A. Golikov.[6]
  • Fabeloj kaj poemoj. A.S. Puŝkin. Tradukis div.[7]
  • Folioj. Elektitaj verkoj. Boris A. Zozulja.[8]
  • Kantoj de milito. Kompilis Boris A. Zozulja.[9]
  • Orgeno. Elektitaj verkoj. M. Ŝĉerbinin.[10]
  • Plumprovo. B.A. Zozulja.[11]
  • Poltergejst' ne kulpas. B.A. Zozulja.[12]
  • Religiaj edifoj, sentencoj, ĉefaj principoj kaj instruoj. Hinduismo, Budhismo, Judismo, Kristanismo, Islamo, Bahaismo. Kompilis Boris A. Zozulja.[13]
  • Rusa-Esperanto-konversacilibro. B.A. Zozulja.[14]
  • Rusaj kantoj kaj romancoj. Boris A. Zozulja, red.[15]
  • Saĝo de jarcentoj. Kompilis Boris Zozulja.[16]
  • Soci-politikaj konceptoj de L.L. Zamenhof. B.A. Zozulja.[17]
  • Suplemento al rusa-esperanta vortaro de E.A. Bokarev / Dopolnenie k russko-èsperantskomu slovarju E.A. Bokareva. B.A. Zozulja.[18]
  • Tradukitaj kaj originalaj poemoj. Nikolao Fedotov.[19]
  • Vortaro de Esperantaj sinonimoj. Jur. Pisarev.[20]
  • Vortaro intima. Kompilis Boris A. Zozulja.[21]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.