komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Venosa (Ve'no:sa), latine Venusia, estas komunumo de suda Italio. Ĝi apartenas al la regiono Basilikato kaj al la provinco Potenza. Fine de 2023 en la komunumo vivis 10 913 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Barile, Ginestra, Lavello, Maschito, Montemilone, Palazzo San Gervasio, Rapolla kaj Spinazzola (BA).
Venosa | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Basilikato | ||||
Provinco | PZ Potenco | ||||
Geografia situo | 40° 58′ N, 15° 49′ O (mapo)40.96666666666715.816666666667 | ||||
Alto super marnivelo | 415 m | ||||
Areo | 170 km² | ||||
Loĝantaro | 10 913 (2023) | ||||
Loĝdenso | 64 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Barile, Ginestra, Lavello, Maschito, Montemilone, Palazzo San Gervasio, Rapolla kaj Spinazzola (BA) | ||||
Patrono | Sankta Roĥo | ||||
Festa tago | 16-a de aŭgusto | ||||
Nomo de loĝantoj | (itale) venosini | ||||
Poŝtkodo | 85029 | ||||
Imposta kodo | L738 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 076095 | ||||
Telefona prefikso | 0972 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | http://www.comunedivenosa.it | ||||
La nomo verŝajne devenas de Venuso (latine Venus), diino de la romia mitologio.
Laŭ legendo, la urbeto estis fondita de la greka heroo Diomedo.
Fakte ĝi estis malgrava urbeto de la Samnitoj ĝis kiam, en 291 a.K., la Romianoj konkeris ĝin kaj translokigis ĉi tien 20mil latinajn homojn. Sub la Romianoj Venusia iĝis sufiĉe grava urbo pro sia situo sur la Via Appia, grava ŝoseo kunliganta Romon al Brindizion kaj de tie, ŝipe, al Grekio.
Post la fino de la Romia Imperio Venosa apartenis al diversaj popoloj, simile al la ceteraj urboj de Suditalio: Eruloj, Ostrogotoj, Lombardoj, Bizancanoj, Normandoj. En la 13-a jarcento Suditalio estis akirita de la Ŝtaŭfoj; Frederiko la 2-a konstruis kastelon ĉi tie, en la loko de antikva lombarda kasteleto; lia filo Manfredo naskiĝis en Venosa. Poste, la Familio Anĵuo-Sicilio, venkinte Manfredi-n, konkeris Suditalion kaj interalie Venosa-n.
Ekde 1442 la tuta Suditalio apartenis al Aragono, poste al Hispanio ktp. Venosa eniris la ĵus naskiĝintan Italion en 1860.
Tertremoj okazis sendube en la areo de Venosa jam antikve.
Pli freŝe, en la 17-a jarcento du gravaj tertremoj frapis la urbeton: en 1688 kaj en 1694. Ankaŭ en la 19-a jarcento okazis gravaj tertremoj en proksimaj jaroj: 1851 kaj 1857. La lastaj tertremoj okazis en 1930 kaj en 1980. Tamen Venosa neniam estis tre proksima al surcentro de tiuj tertremoj, do la mortintoj en la urbo estis ĉiam malmultaj (ekzemple 4 en 1851) kaj la konstruaĵoj estis damaĝitaj sed ne detruitaj.
Naskiĝis en Venosa:
Mortis en Venosa:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.