From Wikipedia, the free encyclopedia
Marko Klaŭdo Marcelo aŭ en latina Marcus Claudius Marcellus; ĉ. 268 – 208 a.K.), kvinfoje elektita kiel konsulo de Romia Respubliko, estis grava romia militestro dum la Gaŭla Milito de 225 a.K. kaj la Dua Punika milito. Marcelo akiris la plej prestiĝan premion kiun romia generalo povus atingi, nome la spolia opima, ĉar li mortigis la gaŭlan militestron kaj reĝon Viridomaro en man-mana luktado en 222 a.K. ĉe la batalo de Klastidio. Krome, li famis ĉar estis konkerinta la fortikitan urbon Sirakuzo en longdaŭra sieĝo dum kiu Arkimedo, nome la fama inventisto, estis mortigita. Marko Klaŭdo Marcelo mortiĝis en batalo en 208 a.K., lasante malantaŭe heredon de militaj konkeroj kaj de revivigita romia legendo de spolia opima.
Marko Klaŭdo Marcelo (268 a. K. - 208 a. K.) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Marko Klaŭdo Marcelo aperinta en la "Universal Historical Dictionary" de George Crabb (1778-1851) eldonita en 1825. | |||||
Persona informo | |||||
Marcus Claudius Marcellus | |||||
Naskiĝo | 268 a. K. en Romia Imperio | ||||
Morto | 208 a. K. en Venosa, Italio | ||||
Mortis per | Morto dum batalo vd | ||||
Tombo | Tomb of Marcus Claudius Marcellus (en) vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Claudii Marcelli vd | ||||
Patro | Marcus Claudius Marcellus (en) vd | ||||
Patrino | nekonata valoro vd | ||||
Gefratoj | Titus Octacilius Crassus (en) vd | ||||
Edz(in)o | nekonata valoro vd | ||||
Infanoj | Marcus Claudius Marcellus (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Romia politikisto politikisto ancient Roman military personnel (en) militestro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.