From Wikipedia, the free encyclopedia
Vegalta Sendai estas Japana profesia klubo de piedpilkado, kies pinta vira teamo ekde 2010 apartenas al la unua divizio de J. Ligo (J1). Ankaŭ la pinta virina teamo konkuras tre sukcese, je teama nomo Mynavi. La hejmstadiono estas Stadiono Yurtec en Sendajo, la prefekturbo de Mijagi. "Vegalta" estas artefarita vorto, kiu konsistas el Vego kaj Altairo, ĉefsteloj de konstelacioj Liro kaj Aglo.
Origine fondita en 1988 kiel klubo de piedpilkado de Tohoku Elektra Povo Ko., tiu ĉi klubo estis profesiigita kaj nomita kiel Brummel Sendaj en 1994. En 1999 ĝi apartenis al la dua divizio de Japana Ligo kaj samtempe estis renomita al la nuna nomo, pro afero pri varmarko.
Brazila antaŭulo Marcos Paulo Souza Ribeiro kaj iama membro de nacia teamo de Japanio Iŭamoto Teruo denove apartenis al la klubo. Rezulto en la unua kvarono de Ligo estis 8 venkoj, 1 remiso kaj 2 perdoj. Gajninte 6 venkojn en ĉiuj sekvantaj tri kavaronoj, la rango antaŭ la fina konkurso estis 3-a (80 punktoj). En la fina konkurso ĝi venkis kontraŭ Kioto Sanga, kaj samtempe Montedio Jamagata, kiu estis 2-a rango, perdis kontraŭ Kaŭasaki Frontale. Pro tiu, fina rango de Sendajo estis 2-a kaj ĝi unuafoje promociis al la J1-Ligon.
Antaŭulo Jamaŝita Joŝiteru, mezkampuloj Silvio Jose Canuto kaj Morijasu Haĵme kaj defendanto Komura Norio apartenis al la teamo. Ekde malfermo de Ligo ĝi venkis sinsekvajn 5 konkursojn. Jamaŝita, kiu gajnis 5 golojn kaj estis elektita kiel membro de Nacia Teamo.
Tamen, post la interrompo de Ligo pro 2002 Futbola Mondpokalo, ĝi venkis nur unu el 8 konkursoj.
En la dua duono de Ligo la rezulto estis 4 venkoj, 1 remiso kaj 10 perdoj. Rango estis 13/16.
Apartenis golulo Takakuǔa Daiĵirou, antaǔulo Satou Hisato kaj defendanto Nemoto Juuiĉi. Rezulto de la unua duono de la Ligo estis 3 venkoj, 3 remisoj kaj 9 perdoj. En septembro direktisto Ŝimizu estis forĵetita. Sloveno Zdenko Verdenik estis nomumita kiel posteulo. Tamen la fina rezulto estis 15/16 kaj malsupriĝo al la J2-Ligo estis decidida.
|
Direktoro | ŬATANABE Susumu |
Trejnisto | FUKUNAGA Jasuŝi |
Trejnisto | KOBAJAŜI Joŝijuki |
Golula trejnisto | IŜINO Tomoaki |
Vegatta, orkolora aglo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.