From Wikipedia, the free encyclopedia
Vega de Pas [BEga dePAS] estas municipo en centrorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera. La loknomo Vega de Pas estas etimologie komprenebla kiel Valkamparo de Pas.
Vega de Pas | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39685 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 741 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 10′ N, 3° 47′ U (mapo)43.159444444444-3.7811111111111 [+] | ||
Alto | 358 m [+] | ||
Areo | 87,5 km² (8 750 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vega de Pas [+] | |||
Ĝi estas unu el la tri nomitaj "tres villas pasiegas" (Pas-urboj) nome Vega de Pas mem, San Roque de Riomiera kaj San Pedro del Romeral.
Ĝi limas norde kun Selaya, Villacarriedo kaj Santiurde de Toranzo; okcidente kun Luena kaj San Pedro de Romeral; oriente kun San Roque de Riomiera; kaj sude kun Espinosa de los Monteros de la provinco Burgoso, Kastilio kaj Leono.
La municipo estas sur la supra baseno de la rivero Pas, en la subkomarko Pas-Miera.
Por areo de 87,53 km² estas 748 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 748 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:
La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2007 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2066 | 2015 | 2059 | 2032 | 2072 | 1897 | 1858 | 1493 | 1343 | 1293 | 1004 | 916 |
Fonto: INE
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj industrio. Ĉiuokaze ankoraŭ 44,9 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 14,6 % al la konstruado, 10,8 % al industrio kaj 30,4 % al triaranga sektoro.
Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo kaj la preĝejo kun granda sonorilturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.