From Wikipedia, the free encyclopedia
San Roque de Riomiera [sanROke derjoMJEra] estas municipo en centrorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera. La loknomo San Roque de Riomiera estas etimologie komprenebla kiel Sankta Roĥo de Rivero Miera.
San Roque de Riomiera | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39728 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 351 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 14′ N, 3° 42′ U (mapo)43.235833333333-3.7002777777778 [+] | ||
Alto | 426 m [+] | ||
Areo | 35,7 km² (3 570 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Roque de Riomiera [+] | |||
Ĝi estas unu el la tri nomitaj "tres villas pasiegas" (Pas-urboj) nome Vega de Pas, San Roque de Riomiera mem kaj San Pedro del Romeral.
Ĝi limas norde kun Santa María de Cayón, Miera kaj Saro, oriente kun Ruesga kaj Soba, sude kun la provinco Burgoso (Kastilio kaj Leono) kaj okcidente kun Selaya, Villacarriedo kaj Vega de Pas. La municipo ne estas mem sur la baseno de la rivero Pas, sed ĉe la valo de rivero Miera.
Por areo de 35,7 km² estas 337 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 337 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: La Concha, Merilla kaj La Pedrosa (ĉefurbo).
La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2007 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
912 | 801 | 821 | 845 | 977 | 1.117 | 977 | 998 | 612 | 638 | 528 | 456 |
Fonto: INE
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj industrio. Ĉiuokaze ankoraŭ 54,3 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 10,9 % al la konstruado, 8 % al industrio kaj 26,8 % al triaranga sektoro. En la municipo la dungiteco estas de 33,7 % kaj sendungeco de 9,2 %, dum averaĝoj en Kantabrio estas ĉirkaŭ 52,5 % kaj 14,2 % respektive.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.