La Peninaj Alpoj (germane Walliser Alpen, france Alpes Pennines, itale Alpi Pennine), konata ankaŭ kiel Valezaj Alpoj (el la nomo de la Valeza Kantono, kaj iame nomitaj latine Alpes Poeninae, estas montaro en la okcidenta parto de Alpoj. Ili situas en Svislando (Kantono Valezo) kaj Italio (Piemonto kaj Aosta Valo).
Peninaj Alpoj | ||
---|---|---|
montara-geografia regiono | ||
Alpine section [+] | ||
Landoj | Italio, Svislando | |
Supermara alteco | 4 634 m s.l.m. [+] | |
- koordinatoj | 45° 58′ 39″ N, 7° 39′ 35″ O (mapo)45.97757.6597222222222 | |
Plej alta punkto | Dufour-Pinto [+] | |
Peninaj Alpoj | ||
Vikimedia Komunejo: Pennine Alps [+] | ||
El la 22 kvarmiluloj de Alpoj 11 (tio estas la duono) estas en la Peninaj Alpoj.
Montoj
- Monto Rosa (itale kaj germane Monte Rosa, france Mont Rose. Kun 4634 m ĝia ĉefa pinto, nomata Dufour, estas la plej alta pinto en la Alpoj ekster la masivo de la Blanka Monto. Estas pluaj pintoj en la masivo superantaj 4500m aŭ 4400m.
- Dom, 4545 m. Ĝi estas la plej alta masivo de Alpoj situanta nur en unu ŝtato (Svislando), ĉar la Blanka Monto estas sur la landlimo inter Italio kaj Francio kaj la Monto Rosa sur la landlimo inter Italio kaj Svislando
- Weisshorn, 4505 m
- Materhorno (germane Matterhorn, itale Cervino, france Cervin), 4478 m
- Grand Combin (4314 m)
- Rimpfischhorn (4199 m)
- Dent d'Hérens (4174 m)
- Ober Gabelhorn (4063 m)
- Weissmies (4017 m)
- Lagginhorn (4010 m)
Mapoj
- Svisa oficiala kartografio; reta versio: map.geo.admin.ch
- Itala oficiala kartografio; reta versio: www.pcn.minambiente.it
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.