From Wikipedia, the free encyclopedia
Monte-Rosa-Masivo estas montarmasivo de Alpoj inter Italio (Piemonto) kaj Svislando (Valezo). Al ĝi apartenas la plej alta punkto de Svislando, nome la Dufour-Pinto, kiu estis unuan fojon grimpita en la jaro 1855 fare de Charles Hudson, J. Smyth, C. Smyth, kaj aliaj. En la tutaj Alpoj, nur Blanka Monto estas pli alta ol Monte-Rosa.
Monte-Rosa-Masivo | |||
---|---|---|---|
Monte-Rosa-Masivo vidita de Gornergrat | |||
montara sistemo | |||
Alteco | 4 633,9 m | ||
Situo | Italio Svislando | ||
Montaro | Kantono Valezo Alpoj | ||
Elstareco | 2165 m | ||
Geografia situo, (CH) | 45° 56′ N, 7° 52′ O; 633220 / 87321 (mapo)45.9366666666677.8669444444444 | ||
| |||
Unua grimpo | 1855 fare de Charles Hudson, J. Smyth, C. Smyth, kaj aliaj | ||
Plej facila montgrimpo | Ek de Zermatt | ||
Mineraloj | skisto, granito kaj gnejso | ||
En la Monte-Rosa-Masivo naskiĝas Gorner-Glaĉero kaj Theodul-Glaĉero.
Monte Rosa estas itala vorto, kiu signifas "rozkoloran monton", ŝajne celante la aspekton de la glaciejoj dum aŭroro. Verdire, tamen, la nomo devenas de arpitana vorto rouese aŭ rouesa, kiu simple signifas "glaciejon".
En la franca, la monto estas nomata Mont Rose. En la germana oni uzas la italan nomon "Monte Rosa"; tamen, la ĉefaj pintoj havas nur germanajn nomojn. La plej alta pinto estis nomata Höchste Spitze (ĝuste "plej alta pinto" en la germana) ĝis 1863, kiam la Svisa Federacia Konsilio ŝanĝis ĝian nomon al Dufour.
Pintoj de Monte-Rosa-Masivo estas inter aliaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.