komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Valdagno estas urbo kaj komunumo en la regiono Veneto en Norda Italio.
Valdagno | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Veneto (2005) | ||||
Provinco | VI Viĉenco (2005) | ||||
Geografia situo | 45° 39′ N, 11° 18′ O (mapo)45.6511.3 | ||||
Alto super marnivelo | 230 m | ||||
Areo | 50 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 25 601 (2023) | ||||
Loĝdenso | 510 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Campotamaso, Castelvecchio, Cerealto, Maglio di Sopra, Massignani, Novale, Piana, San Quirico (2005) | ||||
Najbaraj komunumoj | Altissimo, Brogliano, Cornedo Vicentino, Crespadoro, Monte di Malo, Recoaro Terme, Schio, Torrebelvicino (2005) | ||||
Patrono | San Clemente | ||||
Festa tago | 23-a de novembro (2005) | ||||
Nomo de loĝantoj | valdagnesi | ||||
Poŝtkodo | 36078 | ||||
Imposta kodo | L551 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 024111 | ||||
Telefona prefikso | 0445 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | http://www.comune.valdagno.vi.it/ | ||||
Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 25 601 loĝantoj sur areo de 50,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 510 loĝantoj/km². Ĝi troviĝas en la valo de torento Agno, 25 km nordokcidente de la provinca ĉefurbo Vicenza.
Valdagno estas la hejmurbo de la familio Marzotto, pioniroj de la teksa industrio. Ili ege kontribuis al la evoluo de la urbo en la 19-a kaj en la unua duono de la 20-a jarcento.
La urbo estas nomata laŭ la torento Agno, kiu trafluas ĝin. Oni ne certas pri la origino de la nomo. Kelkaj opinias, ke la nomo venas de la latina vorto amnius, kiu signifas rivero, aliaj supozas, ke ĝi venas de alnus (alno) aŭ de agnus (ŝafido). Laŭ aktuala esploro[1], dum la fera epoko la regiono estis loĝata de kelta populacio, kaj la nomo devenas de la kelta vorto ogno kiu signifas virŝafo kaj estis kornohava kelta dio. En la kristana epoko la virŝafo iĝis la ŝafido, kiu troviĝas ankaŭx en la blazono de la urbo.
Valdagno estis unue menciita en dokumento en 1184[2], kiam ĝi estis feŭdo donita fare de la Vicenza episkopo al la Trissino-familio.
Tiam du kasteloj estis starigitaj sur du kontraŭaj montetoj, unu estis nomita la Valdagno-kastelo kaj la alia la Panisacco-kastelo.
En 1291, dum la milito kun Verono, Venecio okupis Valdagnon kaj konservis ĝin ĝis 1340. En 1377 ĝi estis konkerita fare de Bernabò Visconti estro de Milano kaj en 1404 ĝi iris reen al la venecianoj. De 1434 ĝis 1439 ĝi estis okupita fare de la Visconti familio kaj tiam re-aneksita al Venecio fare de Gian Giorgio Trissino.
Inter 1510 kaj 1514 la urbo suferspertis ripetajn detruojn de la armeoj de Maksimiliano la 1-a, dum la milito kontraŭ la Venecia respubliko. Post la fino de la Venecia respubliko en 1797, Valdagno falis sub la franca kaj aŭstra regado. Fine en 1866 ĝi estis aneksita al la Itala reĝlando.
Valdagno estas la naskiĝloko de Gaetano Marzotto (1820-1910), pioniro de la teksa industrio. Li pligrandigis la firmaon fondita de la patro en 1836. Lia filo Vittorio Emanuele transprenis la firmaon en 1879 kaj pligrandigis la agadkampon konstruante industrian ŝpinejon. Sekve Gaetano, la filo de Vittorio Emanuele, plue evoluigis la firmaon. Li ege kontribuis al pligrandigo de la urbo fondante en la 1930-aj jaroj la novan urbkvartalon Cittá Sociale, kiu grandas 54 hektarojn kaj situas sur la maldekstra bordo de la rivero Agno.
Parto de la Cittá Sociale, nomata ankaŭ "Urbo de la harmonio", estas la Parco de la Favorita, la plej granda parko de Valdagno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.