Uzel
komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Uzel [yzɛl] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Uzel (stacidomo). |
Uzel | ||
komunumo | ||
Urbodomo de Uzel | ||
|
||
komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Regno | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Côtes-d'Armor | |
Arondismento | Saint-Brieuc | |
Kantono | Uzel (ĉefurbo) | |
Komunumaro | Komunumaro de la Lando de Uzel-apud-Oust | |
Situo | Uzel | |
- koordinatoj | 48° 17′ 00″ N 02° 50′ 00″ U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 238 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 116 m s. m. | |
Areo | 6,79 km² (679 ha) | |
Loĝantaro | 1 075 (2010) | |
Denseco | 158,32 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Pierre Le Helloco | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 22460 | |
INSEE | 22384 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Vikimedia Komunejo: Uzel | ||
Retpaĝo: uzelpresloust | ||
Uzel situa en centra Bretonio, je 25 minutoj de Saint-Brieuc, 1h10 de Rennes, 1h20 de Vannes, 1h10 de Lorient, 1h50 de Brest kaj 2h30 de Nantes. Uzel estas trairata de regionaj trajnoj TER, kies horaro koincidas kun tiuj de la tre rapidaj trajnoj TGV al Saint-Brieuc kaj Vannes.
Uzel venas de la malnova bretona vorto « uzel » (esperantlingve : alta).
Post la vendo de la terbienoj de Uzel en 1253 kaj 1271, en la revolucio, la paroĥo apartenis al la diocezo de Saint-Brieuc. La senjorlando de Uzel en 1298 apartenis al Guillaume Budes, kiu edziĝis al Jeanne Du Guesclin. La sidejo estis en la centro, kie situis la kastelo, detruita la 17-an de marto 1839 per fajrego. Ankaŭ la filo, Silvestre Budes, estis senjoro de Uzel. Li edziĝis al Renée Gouyon de Matignon. Tiu ĉi estas fama en la historio de Bretonio, kaj pro sia braveco, siaj aventuroj kaj pro sia tragika morto en 1379. La filino de Silvestre, kiu estis senjorino de Uzel, edziniĝis en 1360 al Bertrand du Marchaix, poste al Raoul de la Chateigray. La senjorlando pasis al familio de Malestroit kaj tiel estis ĝis en 1540. Poste, post longa posedo de familio de Coëtquen, la senjorlando de Uzel pasis per geedziĝo al la familio de Durfort de Duras, kaj estis vendita en 1759 por 334 400 frankoj al iu s-ro Beauchat (aŭ Boschat) de Allineuc.
Tra la tempo estis diversaj skriboj de la urbonomo : Usel (en 1253, en 1271, en 1280), Ussello, Usselo (en 1371), Usel (en 1569). La nuna formo Uzel aeris ekde 1669. Je peto de la poŝta administracio, Uzel fariĝis Uzel-près-l'Oust en 1856[1].
Uzel estas ĉefurbo de kantono. Ĝi estas ankaŭ la kapo de la Komunumaro de Uzel-apud-Oust, kiu enhavas ankaŭ Allineuc kaj Saint-Hervé.
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
marte 2001 | Pierre Le Helloco | Socialista Partio (PS) | Entreprenestro | |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.