From Wikipedia, the free encyclopedia
Uzbekiaj sportistoj unue inter 1900 kaj 1912 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de la Rusia Imperio, poste inter 1952 kaj 1988 kadre de la teamo de Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala uzbekia teamo partoprenas la olimpikojn.
La Nacia Olimpika Komitato de Uzbekio (uzbeke latinlitere Oʻzbekiston Milliy Olimpiya qoʻmitasi, cirile Ўзбекистон Миллий олимпия қўмитаси) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1992 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.
En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 71 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Temur Ibragimov.
En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 70 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Muhammadqodir Abdullayev.
En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 70 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Abdullo Tangriyev.
En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 56 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Dilshod Makhmudov.
En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 54 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Elshod Rasulov.
En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 70 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Bahodir Jalolov/Baĥodir Ĵalolov.
En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 67 uzbekiaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis 'Nigora Tursunkulova kaj Bahodir Jalolov/Baĥodir Ĵalolov en la malferma ceremonio kaj Akbar Djuraev/Akbar Ĝuraev en la ferma.
La jena serio de kvin poŝtmarkoj de 2021 memorigu pri la teamo en Tokio:
Informoj pri la reprezentantoj en la Somera Olimpiko 2024 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo ankoraŭ ne kompletas.
En Vintraj Olimpikoj la uzbekia teamo nur unufoje atingis medalon: bronzan en la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer. Por la postaj Vintraj Olimpikoj sekve mankas indikoj pri atingitaj medaloj.
En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 7 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sergej Brener.
En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 4 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Komil Urunbajev.
En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 6 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Komil Urunbajev.
En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 4 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Kayrat Ermetov.
En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 3 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Oleg Ŝamajev.
En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 3 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ksenija Grigorjeva.
En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 2 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Komiljon To'xtayev.
En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 1 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Komiljon To'xtayev.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.