From Wikipedia, the free encyclopedia
La uson-angla mezur-unua sistemo estas la sola grandskale uzata mezur-unua sistemo escepte de la Internacia sistemo de unuoj (SI). Ĝi uzas ekzemple la unuojn colo, futo, jardo, mejlo, unco, pindo, galjono, ŝtono kaj multajn aliajn (vidu la apudan bildon).
Verdire temas ne pri unusola sistemo, sed pri du: la brita sistemo (nomata imperia) kaj la usona (nomata "kutima" [US customary]). Foje oni notas tiun diferencon per la prefiksoj "Imp" kaj "US".
La sistemo havas la avantaĝon, ke ĝi estas uzata nur en anglalingvaj landoj; pro tio ne estas multe da tradukaj problemoj. Escepto estas la unuo colo, kiu estas ankoraŭ abunde uzata de produktantoj de teknikaj aparatoj, ekzemple por indiki la grandecon aŭ distingivon de ekranoj.
Kvankam la usona sistemo iom diferencas disde la brita, ili estas similaj per tio, ke iliaj mezurunuaj hierarĥioj ne estas dekumaj. La diferencoj tamen malfaciligas la transkalkulon, ĉar ne ĉiam estas indikite, ĉu temas pri la usona aŭ la imperia sistemo (Usono de 1776 ne plu apartenas al la Brita Imperio kaj neniam apartenis al la Brita Naciaro.)
La uson-angla sistemo mezuras volumenon per galjonoj. De tiuj ekzistas tri specoj (laŭ malkreska grandeco):
Pri ĉiuj tri validas jena rilato al malpli grandaj unuoj:
Sed unu imperia tasopleno egalas al 5 likvaj uncoj, unu usona tasopleno nur al 4 likvaj uncoj, kaj tiuj likvaj uncoj ne estas egalaj inter si. Neniu el la du unuaroj havas entjeran rilaton al la "kuba colo", kiu same estas uzata. Ĝenerale validas, ke la imperiaj unuoj ekde la tasopleno (supren) estas proksimume la 1,2-oblo de la usonaj. Kontraŭe la usona likva unco estas 1,04-oblo de imperia unco.
La rilatoj de tiuj unuoj inter si kaj al la metro estas jenaj (kiel bazo servas iel proksima SI-unuo):
Unuo | Sistemo | Metra valoro |
---|---|---|
likva unco | imperia | 28,4130642624675 cm³ |
likva unco | usona | 29,5735295625 cm³ |
tasopleno | imperia | 284,130642624675 cm³ |
tasopleno | usona | 236,5882365 cm³ |
pindo | imperia | 568,26128524935 cm³ |
pindo | usona solida | 550,6104713575 cm³ |
pindo | usona likva | 473,176473 cm³ |
kvarto | imperia | 1,1365225704987 litroj |
kvarto | usona solida | 1,101220942715 litroj |
kvarto | usona likva | 0,946352946 litroj |
galjono | imperia | 4,5460902819948 litroj |
galjono | usona solida | 4,40488377 litroj |
galjono | usona likva | 3,785411784 litroj |
La rilatumo inter imperiaj, usonaj solidaj kaj usonaj likvaj volumenoj estas 66:64:55.
Internacia jardo egalas precize al 0,9144 metroj; tiu difino estis interkonsentita de Usono, Kanado, Britio, Sudafriko, Aŭstralio kaj Novzelando en 1959. Por termezurado, tamen, Usono plu uzas malnovan unuon, la "termezuran futon" (US survey foot) egalan al 12/39,37 metroj[1], per kio jardo (= 3 futoj) estas 36/39,37 aŭ 0,914401829 metroj. (Se mezuri la longon de la ekvatoro, la diferenco al la internacia jardo efikas diferencon de 80 metroj.)
Escepte de tiu usona termezura sistemo, futo egalas al triono de jardo kaj colo al 12-ono de futo. Krome ekzistas pliaj unuoj, ekzemple la mejlo (1760 jardoj), la hordea grajno (barleycorn = 1/3 colo), kiu ankoraŭ gravas pri ŝuaj mezuroj, kaj la papavosemo (poppyseed = 1/4 hordea grajno). Sume rezultas jena hierarĥio:
Kaj la imperia kaj la usona sistemoj de pezo kaj maso baziĝas sur la funto (angle avoirdupois), kiu egalas al 0,453 592 370 kg. Ĝi egalas al 16 uncoj (kiujn oni ne konfuzu kun la volumenaj uncoj).
En Britio (kie ekde 1985 validas la internacia sistemo) tradicie estas jena hierarkio inter pezo-unuoj:
En Usono oni kutime ne uzas centopezojn kaj ŝtonojn, sed difinas:
Unu imperia tuno do estas proksimume 1.016,05 kg, unu usona tuno 907,18 kg. Oni foje distingas la unuojn per la aldono "longa" (angle long) resp. mallonga (angle short). La britaj tuno kaj centopezo do estas longaj, la usonaj mallongaj.
La usona-angla sistemo indikas la temperaturon en farenhejtaj gradoj ( ℉).
En la asteriksa volumo "Asteriks' kaj la bretonoj" la angla parenco de Asterikso jene klarigas la imperian sistemon: "La romianoj mezuras per paŝoj, ni per piedoj. Necesas tri piedoj por fari unu paŝon."
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.