From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ursulanina preĝejo (rumane: Biserica Ursulinelor, germane: Ursulinenkirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Sibio (strada G-ral Magheru 35-38).
Ĝi estis ordena preĝejo de la dominikanoj je la komenco. Post la Reformacio la monaĥejoj nuliĝis en la germanaj vilaĝoj kaj urboj. Kun la alveno de la Habsburgoj komenciĝis rekatolikigo. La ursulaninoj transprenis la preĝejon en la 1753-a jaro, instalis lernejon por knabinoj kaj ŝanĝis la preĝejon stile al baroka preĝejo. Gotikstilaj restis la sakristio kaj flanka kapelo de la maldekstra malĉefa navo (kun portalo, fenestroj kaj kolonoj).
La interno ricevis tri novajn altarojn: la ĉefa montras la kroniĝon de la Dipatrino, ĉe la dekstra flanka altaro aperas Sanktaj Ursulo kaj Angela Merici. Supre videblas Sankta Emeriko. Sur la maldekstra flanka altaro estas Angela Merici instruanta la lernantinojn. Observas la tuton trankvile de supre Sankta Stefano de Hungarlando.
En la triumfarko dividanta la ĥorejon kaj la navon estas enskribo kiu memoras la mecenatinon Maria Tereza de Aŭstrio kun indiko de la jaro 1774. [1]
Ekde 1997 uzas la preĝejon la komunumo de la Rumana grek-katolika eklezio en Sibio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.