Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Unukolora korvo, Corvus unicolor, estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu estis listita kiel draste endanĝerita specio pro manko de ĵusa informo pri la specio kaj kono pri habitatperdo kaj povus esti jam formortinta, sed oni scias malmulte pri tiu specio.
Unukolora korvo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Unukolora korvo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Corvus unicolor (Rothschild & Hartert, 1900) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estis foje konsiderata subspecio de la Maldikbeka korvo, sed ĝi estas fakte sufiĉe distinga el tiu birdo, kaj pli simila al tutnigra Fajfkorvo. La Unukolora korvo estas mezgranda korvo, ĉirkaŭ 39 cm longa kaj komplete nigra kun malhela iriso kaj mallonga vosto.[1]
Oni[kiu?] supozas, ke la Unukolora korvo loĝas en subtropikaj aŭ tropikaj malaltaj teroj kaj humidaj arbaroj. Dum pli ol unu jarcento, la specio estis konata nur pro du specimenoj el nekonata insulo de la insularo Banggai - probable en 1884/1885. Vizitoj al la insularo en 1991 kaj en 1996 ne trovis senerarajn informojn pri la specio, kio supozigis kelkajn pri ties formorto. Indoneziaj ornitologoj kaptis kaj fotis unu vivantan birdon Januare de 2008 en la arbaroj de la insulo Peleng. La malpliiĝo de la Unukolora korvo oni supozas ke estas kaŭzita de habitatperdo kaj degradado pro agrikulturo kaj Ekstraktado.
Tiu birdo restis kiel enigma dum longa tempo. Listigita kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo de 1994, ĝi estis listigita kiel Endanĝerita en 2000. En 2006, ĝi estis denove listigita kiel Eble Formortinta. Poste tio montriĝis neĝusta kaj ties statuso estis korektita al Draste Endanĝerita en la Ruĝa Listo de 2007.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.