Remove ads

Rohrbachgraben (prononcu rorbaĥgrabn) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 428 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Rohrbachgraben
Thumb
Blazono de Rohrbachgraben
Blazono de Rohrbachgraben
Thumb
Rohrbachgraben
Rohrbachgraben
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoSupra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009Aarwangen
Geografia situo CH1903: 627527 / 219059 (mapo)47.1219444444447.8013888888889

Thumb

Nombro de loĝantoj428
Areo6,48 km²
Alteco634 m super marnivelo
Poŝtkodo4938
Komunumkodo0339
Thumb
Mapo de Rohrbachgraben
Mapo de Rohrbachgraben
vdr
Fermi

Geografio

La komunumo Rohrbachgraben situas en la Svisa Mezlando proksimume 12 kilometrojn sude de la urbo Langentahl en flanka valeto de la valo de la rivero Langete, nordokcidente de la Napf-regiono. Tra la komunumo fluas la rojo Wissachen. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rohrbachgraben kaj la setlejoj Gansberg (sur alteco de 750 m s.m.), Geri (sur alteco de 658 m s.m., kie situas la sportcentro Schwarzenbach), Oberer Glasbach (sur alteco de 708 m s.m.), Unterer Glasbach (sur alteco de 619 m s.m.), Matte (sur alteco de 699 m s.m.), Schwarzenbachberg (sur alteco de 665 m s.m.), Wald (sur alteco de 646 m s.m.) kaj Wil (sur alteco de 620 m s.m.), kaj diversaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,48 km², de kiuj 27,8% estas kovritaj de arbaro, 69,1% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado. [1]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rohrbachgraben limas en nordo al Rohrbach, en oriento al Huttwil, en sudo al Dürrenroth, en okcidento al Walterswil, en nordokcidento al Ursenbach, kaj en nordnordokcidento al Kleindietwil, kiu ekde la 1-a de januaro 2011 apartenas al Madiswil.

Trafiko

Rohrbachgraben situas tute flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per mallarĝaj flankaj vojoj de Walterswil, Rohrbach kaj Dürrenroth. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 20 kilometrojn okcidente apud Kirchberg. La komunumo ne estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima trajnhaltejo situas en distanco de 2 kilometroj en Rohrbach.

Historio

Rohrbachgraben dum mezepoko apartenis al la administra bieno Rohrbach de la Monaĥejo Sankt-Galo kaj dividis ties sorton kaj historion.[2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.

Remove ads