La Universitato de Viskonsino-Milvokio (angle University of Wisconsin-Milwaukee; ankaŭ konata kiel UW–Milwaukee aŭ UWM) estas publika esplora universitato ĉe Milvokio, Viskonsino, Usono. Lokita en la plej granda urbo de Viskonsino, ĝi estas oficiale ĝia "urba universitato". Ĝi estas unu el la du publikaj universitatoj en la ŝtato kiu povas koncedi diplomojn al la doktora grado. Ĝi estas la due granda universitato en la ŝtato, kun tuta lernantaro de 29,000 kaj instruistaro de 1,349.
Ĝia kampuso estas en la nordorienta kvartalo de Milvokio, apud la okcidenta flanko de Lago Miĉigano. La Universitato enhavas 14 diviziojn ("schools" kaj "colleges"), kaj 70 centrojn akademiajn, institutojn kaj laboratoriarojn. Ĝi oftertas entute 166 diplomajn kursarojn, inkluzive de 87 bakalaŭrajn, 51 magistrajn kaj 28 doktorajn diplomojn.
La universitataj atletaj teamoj estas konataj kiel la "Panthers" (panteroj).
Elektitaj instruintoj
Famaj diplomiĝintoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala hejmpaĝo Arkivigite je 2010-11-30 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.