From Wikipedia, the free encyclopedia
La Scienca Universitato de Szeged estas signifa universitato en Hungario. En 2012 instruis tie 6 000 pedagogoj 24 834 studentojn.
Scienca Universitato de Szeged | ||
---|---|---|
universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Veritas. Virtus. Libertas Vero. Braveco. Libereco. | |
Informoj | ||
fondodato | 1872 (1581) | |
speco | Publika esplora universitato | |
lingvo(j) | Hungara lingvo | |
Situo | ||
Geografia situo | 46° 15′ 1″ N, 20° 8′ 46″ O (mapo)46.250220.1461 | |
lando | Hungario | |
urbo | Szeged, Hungario | |
adreso | 6720 Szeged, Dugonics tér 13. | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 6 000 (2012) | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
Tiu universitato estis fondita en 2000 el diversaj universitatoj kaj altlernejoj en Szeged. En 2007 oni deklaris, ke antaŭulo de la universitato estas la jezuita kolegio establita en Kolozsvár en 1581 fare de Stefano Báthory.
Dum regado de Maria Tereza de Aŭstrio jam ĝi estis universitato kun 4 fakultatoj. En 1784 ĝi perdis la universitatan rajton, ĝi estis nur liceo. En 1872 oni fondis pli novan universitaton Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro. Pro Traktato de Trianon tiu universitato ŝanĝis lokon al Szeged (kiel Scienca Universitato Francisko Jozefo), sed en 1940 ĝi revenis al Kolozsvár, ĉar Hungario rericevis la urbon. En la sama jaro en Szeged oni fondis novan universitaton sub nomo de Miklós Horthy. En 1951 jam 2 universitatoj funkciis en la urbo. Dum la socialismo la ĉefa universitato inter 1962-1999 portis la nomon Attila József, kiu lernis tie. En 1987 la Medicina Universitato de Szeged prenis la nomon Medicina Universitato Albert Szent-Györgyi.
Estis ankaŭ Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász, kiu estis integrita al la universitato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.