Universitato de Novi Sad

From Wikipedia, the free encyclopedia

Universitato de Novi Sad

La Universitato de Novi Sad (serbe Универзитет у Новом Саду, Univerzitet u Novom Sadu; hungare Újvidéki Egyetem) estas ŝtata universitato fondita la 28-an de junio 1960. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Novi Sad, ĉefurbo de la serba provinco Vojvodino. Ĝi nuntempe konsistas el dek kvar fakultatoj ankaŭ situantaj en la urboj de Subotica, Zrenjanin, kaj Sombor.

Rapidaj faktoj Informoj, fondodato ...
Universitato de Novi Sad
publika universitato
eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 28-a de junio 1960
Situo
Geografia situo 45° 14′ 51″ N, 19° 51′ 14″ O (mapo)45.24748519.853974
lando Serbio
urbo Novi Sad
Nombroj
nombro de studentoj 48 791 vd (stato: 2024)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
Universitato de Novi Sad (Vojvodino)
Universitato de Novi Sad (Vojvodino)
DEC
Universitato de Novi Sad (Novi Sad)
Universitato de Novi Sad (Novi Sad)
DEC
Universitato de Novi Sad
vdr
Fermi

Interalie menciindas ke pli ol 58 % de studentoj estas virinoj kaj ke 2 374 studentoj atingis doktorecojn (32 % virinoj) [1].

Priskribo

Ĝi estas la dua el ses ŝtataj universitatoj en Serbio. La ĉefa kampuso havas areon de 259,807 , kiu provizas la universitaton per agrabla medio, kiu siavice profitigas la tutan urbon.

Investinte konsiderindajn klopodojn por intensigi internacian kunlaboron kaj partopreni en la universitata reforma procezo en Eŭropo, la Universitato de Novi Sad fariĝis agnoskita kiel reform-orientita universitato en la regiono kaj en la mapo de universitatoj en Eŭropo.

Organizo

La universitato konsistas el la sekvaj fakultatoj, organizitaj laŭ ilia jaro de malfermo:

En Novi Sad

  • Fakultato de Filozofio, fondita en 1954.
  • Fakultato de Agrikulturo, fondita en 1954.
  • Fakultato de Juro, fondita en 1959.
  • Fakultato de Teknologio, fondita en 1959.
  • Fakultato de Teknikaj Sciencoj, fondita en 1960.
  • Fakultato de Medicino, fondita en 1960.
  • Fakultato de Sciencoj, fondita en 1969.
  • Akademio de Arto, fondita en 1974.

En Subotica

  • Fakultato de Ekonomiaj Sciencoj, fondita en 1960.
  • Fakultato de Konstruinĝenieristiko, fondita en 1974.
  • Instruista trejnado ĉe la Hungara Fakultato, fondita en 2006.

En Zrenjanin

  • Teknika Kolegio "Pupin Mihajlo", fondita en 1974.
  • Fakultato de Sporteduko kaj Sporto, fondita en 1974.

En Sombor

  • Fakultato pri Edukado, fondita en 1993.

Elektitaj studentoj

Elektitaj instruistoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.