publika universitato ĉe Honkongo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Hongkongo (angle The University of Hong Kong, akronime HKU; en ĉina 香港大學) estas publika esplora universitato en Pok Fu Lam, Hongkongo, Ĉinio. Fondita en 1887 kiel Hong Kong College of Medicine for Chinese (Hongkonga Lernejo de Medicino por Ĉinoj), ĝi estas la plej malnova universitato en Hongkongo.[1]
Je Decembro 2022, HKU estis rangita kiel la 21a internacie kaj la tria en Azio fare de la rangilo QS World University Rankings,[2][3] kaj la 31a internacie kaj kvara en Azio fare de Times Higher Education.[4][5] Ĝi estis rangigita kiel la plej internacia universitato en la mondo[6] same kiel unu el la plej prestiĝaj universitatoj en Azio.[7] Nuntempe, HKU havas dek akademiajn fakultatojn en kiu la angla estas la ĉefa lingvo de instruado.
La Universitato de Hongkongo estis ankaŭ la unua teamo en la mondo kiu sukcese izolis la kronviruson SARS-CoV, nome infekta agento de SARS.[8]
En 2018-2019 ĝi servis al 29 791 lernantoj.[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.