La Universitato de Kembriĝo (angle University of Cambridge sed ankaŭ konata kiel angle Cambridge University) estas la dua plej malnova universitato en Britio post Oksfordo. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.
Fakte la universitato estas federacio de 31 memstaraj kolegioj, kiuj multrilate konservas proprajn regulojn kaj kutimojn. La Universitato prizorgas la unuecajn aferojn, ekzemple enhavon de la kursoj, bibliotekoj, ekzamenoj.
La kolegioj troviĝas en la urbo Kembriĝo proksimume 80 km norde de Londono en la angla provinco Cambridgeshire.
Laŭ legendo ĝi estis fondita en 1209 kiam grupo de studentoj eskapis post batalo kun indiĝenoj en Oksfordo.
La unuaj kolegioj por virinoj estis Girton College en 1869 kaj Newnham College en 1872. La unuaj virinoj ekzameniĝis en 1882 sed oni ne sukcesis doni plenajn rajtojn al virinoj ĝis 1947. Ĉe Oksfordo tio okazis jam 20 jarojn pli frue.
Isaac Newton kaj John Wells studis tie.
Inter studantoj de Kembriĝo kaj Oksfordo okazas multaj sportaj konkursoj. La plej fama estas la t.n. remkonkurso La boata kurumo.
Kolegioj de la Universitato de Kembriĝo
KOLEGIO | FONDITA |
Christ's College | 1505 |
Churchill College | 1960 |
Clare College | 1326 |
Clare Hall | 1965 |
Corpus Christi College | 1352 |
Darwin College | 1964 |
Downing College | 1800 |
Emmanuel College | 1584 |
Fitzwilliam College | 1966 |
Girton College | 1869 |
Gonville and Caius College | 1348 |
Homerton College | 1976 |
Hughes Hall | 1885 |
Jesus College | 1497 |
King's College | 1441 |
Lucy Cavendish College | 1965 |
Magdalene College | 1428 |
New Hall | 1954 |
Newnham College | 1871 |
Pembroke College | 1347 |
Peterhouse | 1284 |
Queens' College | 1448 |
Robinson College | 1979 |
St Catharine's College | 1473 |
St Edmund's College | 1896 |
St John's College | 1511 |
Selwyn College | 1882 |
Sidney Sussex College | 1596 |
Trinity College | 1546 |
Trinity Hall | 1350 |
Wolfson College | 1965 |
Kelkaj profesoroj
Kelkaj studentoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.