From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato Brigham Young (angle Brigham Young University) estas privata universitato situanta en Provo, Utaho, Usono. Krome, ekzistas tri branĉoj en Usono (Havajo, Idaho kaj alia branĉo en Utaho), kaj alia centro en Israelo, en la grandurbo de Jerusalemo.
Ĝi estas esplora edukcentro de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (Mormona Eklezio). Ĝi estas la plej malnova nuna institucio ene de la Eduka Sistemo de la Mormona Eklezio. Ĝi ankaŭ estas la plej granda religia universitato de Usono, kaj havas la trian plej grandan privatan universitatan enskribiĝon en Usono. Proksimume 98% el la 34,000 studentoj ĉe la BYU estas membroj de la Mormona Eklezio. Unu triono de ĝiaj usonaj studentoj venas de la ŝtato Utaho.
La celo de la universitato ne estas disvastigi la mormonan kristanan religion, sed ebligi edukadon, scion kaj studojn je akademia nivelo por ĉiuj, je relative malalta instrukotizo. Tamen, la studantaj entreprenas respekti la striktan kondutkodon kiu karakterizas la mormonan religion, kaj inkluzivas, ekzemple, aliĝon al modestaj vestaĵoj kaj malpermeson de trinkado de alkoholaĵojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.