Remove ads
junulara asocio de Kuba Komunisma Partio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Unio de Junuloj Komunistaj de Kubo, hispane Unión de Jóvenes Comunistas, estas la ŝtata komunisma junulara organizaĵo de la kariba ŝtato Kubo. Ĝi fondiĝis la 4-an de aprilo 1962 kaj estas membro de la Monda Federacio de Demokratia Junularo (MFDJ), kiu antaŭ la kolapso de la eŭropaj socialismaj ŝtatoj en 1989-1991 estis tutmonde grava tegmenta organizaĵo kaj ankaŭ gravis kiel kontakto por TEJO. Sian sidejon la unio kompreneble havas en la nacia ĉefurbo Havano.
Unio de Junuloj Komunistaj de Kubo | ||
---|---|---|
Unión de Jóvenes Comunistas | ||
junulara asocio Kuba Komunisma Partio | ||
Komenco | 4-a de aprilo 1962 vd | |
Lando(j) | Kubo vd | |
Sidejo | Havano, Kubo | |
Tipo | Asocio | |
Ideologio | ||
Posedatoj | Juventud Rebelde (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Formale temas pri la junulara branĉo de la Komunista Partio de Kubo, kies membreco estas libervola kaj elektema. La membraj asocioj de la unio nombras pli ol 400 000 aktivajn membrojn.[1] Ĝia simbolo montras la stiligitajn vizaĝojn de Julio Antonio Mella, Camilo Cienfuegos kaj Che Guevara. La moto estas estudio, trabajo, fusil kaj signifas "studado, laboro, fusilo". La unio laŭ propra memkompreno ne estu klasika "amasorganizaĵo", sed vidas sin, kiel la Komunista Partio de Kubo, kiel la "avangardo de la socio". La minimuma aĝo estas 14 kaj la maksimumo 30 jaroj, kvankam la gvidaj kadroj estas ĝenerale pli aĝaj. Membroj estas atenditaj havi "precipe altan nivelon de socialisma konscio". En esceptaj kazoj ankaŭ eksterlandanoj loĝantaj en Kubo povas esti akceptitaj en la organizaĵon.
La 11-a kaj 14-a eventoj de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro estis gastigitaj en Kubo de la organizaĵo - en 1978 respektive 1997. La unio eldonas la ĉiutagan gazeton Juventud Rebelde (Ribelema Junularo) en Kubo. Membroj estas atenditaj subteni la organizaĵon donacante 2% de sia enspezo monate.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.