Twann-Tüscherz
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Twann-Tüscherz (en la franca lingvo Douanne-Daucher) estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2010 el kunigo de la malnovaj komunumoj Twann kaj Tüscherz-Alfermée de la malnova distrikto Nidau kiel nova komunumo de la nove kreita administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1139 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Twann (stacidomo) kaj Tüscherz (stacidomo). |
Twann-Tüscherz | |
---|---|
Blazono de Twann-Tüscherz | |
Twann-Tüscherz | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Bielo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Nidau |
Koordinatoj | 47° 5′ 41″ N 7° 9′ 22″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1139 |
Areo | 12,44 km² |
Alteco | 434 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2558 |
Komunumkodo | 0756 |
Mapo de Twann-Tüscherz | |
La komunumo Twann-Tüscherz situas sur la suda norda deklivo de la Ĵurasa Montaro ĉe la norda bordo de la Lago de Bielo, okcidente de la urbo Bielo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Alfermée, Tüscherz, Wingrais, Twann kaj Kleintwann de nordoriento al sudokcidento laŭlonge de la lago, kaj el la vilaĝeto Gaicht sur alteco de 676 m s.m. sur teraso de la Ĵurasa Montaro, la Sankt-Petro-Insulo, kaj diversaj domgrupoj kaj izolitaj bienoj. La okcidentan limon de la komunumo formas la rojo Twannbach, kiu fosis impresan ravinon sur la dekvlivo de Ĵuraso. Sur la deklivoj supre de la vilaĝoj etendiĝas belaj vitejoj. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,44 km², de kiuj 64,8% estas kovritaj de arbaro, 24,0% servas por agrikulturo kaj 8,0% por setlado. [2]
La komunumo Twann-Tüscherz limas en nordo al Lamboing, en nordoriento al Evilardo, en oriento al Bielo, en sudo al la Lago de Bielo, en okcidento al Ligerz, kaj en okcidentonordokcidento en unu punkto al Prêles.
Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Bielo al Neŭŝatelo. La svisa aŭtovojo A5 estas inter Twann kaj Bielo ankoraŭ en konstruo. Al la direkto de Neŭŝatelo la aŭtovojo kondukas tra tunelo, kiu komenciĝas okcidente de Twann. La komunumo disponas pri stacidomoj en Twann kaj en Tüscherz ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Neŭŝatelo.
Okaze de la popolnombrado de 2000 87,0% de la loĝantaro parolis la germanan lingvon, dum 6,9% parolis la francan.[3]
La komunumo Twann-Tüscherz estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2010 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Twann kaj Tüscherz-Alfermée.
Dum la konstruado de la aŭtovojo en Twann estis malkovritaj restaĵoj de bone konservitaj neolitikaj vilaĝoj.
La unua dokumenta mencio de Twann datiĝas el la jaro 1185 kiel Duana. Dum mezepoko Twann estis baronejo sub la Senjoroj de Twann, kiuj formortis en la jaro 1250. La baronejon heredis la Baronoj de Diesse poste la familioj de Vaumarcus kaj de Bolligen, kiuj vendis la ĝin en la jaro 1422 al la berna urbestro Rudolf Hofmeister. Post pluraj posedantoŝanĝoj en la jaro 1487 Twann estis fine akirita de la urbo Berno kaj atribuita al la Voktejo Nidau.[4]
La unua dokumenta mencio de Tüscherz datiĝas el la jaro 1230 kiel Tusschiers kaj de Alfermée el la jaro 1276 kiel Alphermme. Tüscherz-Alfermée estis parto de la Grafejo de Nidau kaj kun ĝi estis akirita en la jaro 1388 de la urbo Berno. Tüscherz-Alfermée estis atribuita al la urba tribunalo de Nidau en la samnoma vojktejo. Eklezie ĝi estis ligita al la paroĥo Sutz aliflanke de la lago, kie la vilaĝanoj de Tüscherz kaj Alfermée posedis paŝtejojn.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.