From Wikipedia, the free encyclopedia
La Turo Vanga estas defenda turo en Trento, nomita laŭ la Trenta princo-episkopo Frederiko Vanga.
Turo Vanga | |||
---|---|---|---|
turo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrutempo | 12-a ĝis 15-a jarcento | ||
Estiĝo | 1210 | ||
Teĥnikaj datoj | |||
Alteco | 34 m | ||
Adreso | |||
Urbo | Trento | ||
Lando | Italio | ||
Situo | Trento | ||
Adreso | Piazza della Portela, 1 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 4′ 11″ N, 11° 7′ 6″ O (mapo)46.0697811.11845 | ||
| |||
Posedata de | Provinco Trento vd | ||
La turo situas proksime al la stacidomo en la samnoma strato Torre Vanga. Ĝi iam estis parto de la urbomuroj kaj situis ĉe la nordokcidenta angulo de la fortikaĵoj de la urbo. Ĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la Adiĝo estis rektigita, la rivero pasis rekte sub la norda flanko de la turo. Ĉe ĉi tiu punkto estis ankaŭ unu el la malmultaj pontoj super la rivero, kiuj povis esti regataj de la turo kaj kiuj donis al ĝi la strategian gravecon. Nuntempe la turo situas rande de la malnova urbo inter la Brenera Fervojo, la fervoja stacidomo kaj la trafikataj stratoj.
La Turo Vanga estas unu el la plej interesaj mezepokaj fortikaj konstruaĵoj en Trento. Ĝi estas parto de konstruaĵaro kies originoj devenas de la 12-a jarcento kaj kiu estis plivastigita kaj rekonstruita plurfoje tra la jaroj.
La kerno de la strukturo estas la tiel nomata Domus murata, fortikaĵa konstruaĵo kies ekzakta dato de konstruado estas nekonata kaj estis menciita unue en dokumento en 1210, kiam ĝi estis vendita al episkopo Federiko Vanga kune kun aliaj asociitaj servaj konstruaĵoj. [1]
De la komenco de la 19-a jarcento ĝi estis utiligata kiel malliberejo kaj tiam estis aldonitaj la kvadrataj fenestroj.
Nuntempe ĝi estas utiligata kiel ekspoziciejo fare de la MART (Muzeo pri Moderna kaj Nuntempa Arto de Trento kaj Roverento).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.