From Wikipedia, the free encyclopedia
Turandot estas opero en tri aktoj de Giacomo Puccini, kompletigita de Franco Alfano, kaj pri libreto en itala fare de Giuseppe Adami kaj Renato Simoni. Turandot, nome la fina opero de Puccini, restis nefinita, kaj la lastaj du scenoj devis esti kompletigitaj de Franco Alfano baze sur la skizoj de la komponisto. La libreto por Turandot estis bazita sur teatraĵo samnoma de Carlo Gozzi.[1]
Turandot | |||||
---|---|---|---|---|---|
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | itala lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1921 | ||||
Ĝenro | opero | ||||
Loko de rakonto | Pekino | ||||
| |||||
| |||||
La intrigo de la opero okazas en Ĉinio kaj temas pri Princo Calaf, kiu enamiĝas al la malarda Princino Turandot. Por akiri permeson edziĝis al ŝi, aspiranto devas solvi tri enigmojn; ajn malprava respondo rezultus en morto. Calaf pasas la teston, sed Turandot ankoraŭ malakceptas edziniĝi al li. Li proponas solvon: se ŝi kapablos ekscii lian nomon antaŭ la venonta mateniĝo, tiam li mortiĝos.
La muziko de la opero estas tre plena je kvintonaj motivoj, intence produkti azian etoson al la muziko.
Malkiel ĉe La fanciulla, Turandot enhavas nombrojn de memorindajn soloajn ariojn, inter ili Nessun dorma.
Ekzistas neeldonita teatraĵo de Luiza Carol pri Turandot, kiu interpretas kaj parte rerakontas la operon. Ĝi estis prezentita ĉe la Literatura Duonmaratono de Bobelarto en 2024.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.