Trunko (geometrio)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Trunko (geometrio)
Remove ads

En geometrio, trunko estas la parto de solido, kiu komence estas konusopiramido, kiu kuŝas inter du paralelaj ebenoj, tranĉantaj la solidon.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trunko (apartigilo)
Rapidaj faktoj

Ĉiu el du ebenaj sekcoj estas bazo de la trunko. La akso de la trunko estas tiu de la originala konuso aŭ piramido, se ĝi ekzistas. Trunko estas cirkla se ĝi havas cirklajn bazojn; ĝi estas neklina se la akso estas perpendikulara al ambaŭ bazoj kaj oblikva alie.

Konusoj kaj piramidoj povas esti konsiderataj kiel degeneraj okazoj de trunkoj, ĉe kiuj unu el la tranĉantaj ebenoj trapasas la apekson, tiel ke respektiva) bazo reduktiĝas al punkto.

Cilindroj kaj prismoj povas esti konsiderataj kiel la aliaj degeneraj okazoj de trunkoj, ĉe kiuj la apekso estas en malfinio antaŭ la tranĉo kaj la bazoj estas egalaj.

La piramidaj trunkoj estas subklaso de la prismosimilaĵoj.

Du trunkoj kuniĝitaj je iliaj bazoj estas dutrunko.

Remove ads

Formuloj

La volumeno de trunko estas la diferenco inter la volumeno de la konuso antaŭ la fortranĉo de la apekso, minus la volumeno de la konuso kiu estas fortranĉata:

kie h1 kaj h2 estas la perpendikularaj altoj de la apekso al la ebenoj de la pli malgranda kaj pli granda bazo, B1 kaj B2 estas la areoj de la du bazoj.

Estu h la alto de la trunko, la perpendikulara distanco inter la du ebenoj h=h2-h1. Konsiderante tion ke , rezultiĝas la alternativa formulo por la volumeno:

Aparte, la volumeno de cirkla konusa trunko estas

kie R1, R2 estas la radiusoj de la du bazoj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads