From Wikipedia, the free encyclopedia
Trolebusa transporto en Liono (france Trolleybus de Lyon) formas parton de la reto de publika transporto de la urbo kaj komunumo Liono, Francio. Malfermita en 1935, ĝi kombiniĝas kun la metroo, la tramvojo kaj la busoj de Liono por formi integritan skemon de kvar transportiloj.
Trolebusa transporto en Liono Trolleybus de Lyon | |
---|---|
Irisbus Cristalis ETB18 sur linio C3 | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Liono Francio |
Transportsistema speco | Trolebuso |
Komenco de trafiko | 15-a de oktobro 1935 |
Teknikaj informoj | |
Nombro de linioj | 8 (+ 1) |
Nombro de veturiloj | 131 |
Aliaj informoj | |
Posedanto | SYTRAL |
Transportisto | Keolis Lyon |
Liono estis unu el la unuaj urboj en Francio kiuj eksperimentis trolebusojn. Ĝi estas la "ĉefurbo de la franca trolebuso" (france capitale du trolleybus français). En 1961, la trolebusa sistemo de Liono havis la plej grandan nombron da trolebusoj kiuj funkciis samtempe en Francio (370 veturiloj). En la 21-a jarcento, ĝi estis la ĉefo en la disvolviĝo de novaj trolebusoj.
La sistemo estas posedata de SYTRAL, kiu, kiel la plejparto de la kvar-transportila skemo, estas ekspluatata de Keolis Lyon nome de "Transports en commun lyonnais" (TCL). Depost 2006, ĝi estis pligrandigita per la elektrigado de du novaj ĉefaj linioj (C1 kaj C2). En 2015, la trolebusa reto konsistis el naŭ linioj.
Numeroj | Itinero | Veturilo | Rimarkoj |
---|---|---|---|
Gare Part-Dieu - Vivier Merle ↔ Cuire | Irisbus Cristalis ETB 18 | — | |
Gare Part-Dieu - Vivier Merle ↔ Rillieux — Semailles | Irisbus Cristalis ETB 18 | — | |
|
Irisbus Cristalis ETB 18 | La aŭtobusa parto estas plenumata de artikaj aŭtobusoj Irisbus Citelis 18. | |
Cité Internationale — Centre de Congrès ↔ Jean Macé | Irisbus Cristalis ETB 12 | — | |
Saxe - Gambetta ↔ Laurent Bonnevay - Astroballe | Irisbus Cristalis ETB 12 | — | |
|
Irisbus Cristalis ETB 12 | La suda parto estas plenumata de aŭtobusoj Iveco Urbanway 12. | |
Jean Macé ↔ Les Sources | Irisbus Cristalis ETB 12 | — | |
Hôtel de Ville - Louis Pradel ↔ Croix-Rousse — Nord | Irisbus Cristalis ETB 12 | Lernejaj servoj plenumataj de artikaj aŭtobusoj Irisbus Citelis 18. | |
Hôtel de Ville - Louis Pradel ↔ Croix-Rousse | Hess NMT 222 | Vespera servo plenumata de "midibus" Heuliez GX 137. |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.