From Wikipedia, the free encyclopedia
Triumfa kolono aŭ kolono de venko estas monumento en formo de kolono, kiu estis starigita por memorigi pri venko en milito aŭ batalo.
Ĉefa karakterizaĵo de triumfa kolono estas kolono staranta sur postamento (soklo), kutime kronita de simbolo de venko, kiel ekzemple la helena diino Nikeo, la romia diino Viktorio aŭ anĝelo de paco.
En kelkaj landoj oni trovas ankaŭ naciajn alegoriojn sur triumfaj kolonoj, ekzemple en Germanio la alegorion de Germanujo, Germania, aŭ aglon, kiel germana blazona besto.
En pli vasta senco triumfaj kolonoj ampleksas ankaŭ honorajn kolonojn kun statuoj de famaj militestroj.
Konata triumfa kolono estas la "kolono de venko" en Berlino. Aliaj (iamaj) triumfaj kolonoj troviĝas (troviĝis) en Hamburg-Altona, en Hakenberg kaj en Siegburg. En Romo ekzistas la triumfa kolono de Antonio, en Parizo la kolono sur la Place Vendôme, en Bangkoko la Victory Monument (Monumento de la Venko).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.