genro From Wikipedia, the free encyclopedia
Triceratopo[1] (science: Triceratops) estas genro de herbovoraj dinosaŭroj el familio ceratopedoj (Ceratopsidae) vivintaj dum la malfrua mastriĥtia etapo de la malfrua kretaceo, antaŭ 68 ĝis 65 milionoj da jaroj, en regiono kiu nun apartenas Nordameriko. Ĝi estis unu el la lastaj dinosaŭroj aperintaj antaŭ la granda kretacea-tercia formorto-evento.[2] Genra nomo devenas de antikva greka lingvo kie esprimo signifis „tri-korn-vizaĝo”. Kun granda osteca krispo kaj tri kornoj sur sia kvar-krura korpo, elvokante komparojn kun la moderna rinocero, triceratopo estas unu el la plej rekonataj dinosaŭroj.
Triceratopo | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo | ||||||||||||||||||||
Karnio kaj skeleto de Triceratopo | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Fossil | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La besto vivis en la sama biomo kun tiranosaŭro kaj estis ties predo. Ne estas certa ĉu ambaŭ dinosaŭroj vere batalis unu la alia tiel kiel oni prezentaj en popularigaj bildoj kaj filmoj (kiel Jurassic Park).
Preciza loko de genro inter aliaj ceratopedoj estas diskutata inter paleontologoj. Hodiaŭ oni akceptas ke ekzistaj du specioj: T. horridus i T. prorsus kvankam aliaj specinomoj estis proponataj.
Krome laŭ esploroj publikigitaj en 2012 jaro Torosaurus (el grupo Marginocephalia) ankaŭ estis matura formo de triceratopo.[3][4] Antaŭe oni estis opinio ke Torosaurus estis aparta genro. Nova opinio ne estas akceptita laŭ ĉiuj sciencistoj, ekzemple laŭ sciencistoj el Yale Daniel Field kaj Nicholas Longrich.[5][6].
Genro unue estis skribita en 1889. Poste oni trovis multaj restaĵoj, inkluzive almenaŭ unu kompleta skeleto. En Hell Creek Formation (geologia formacioen en Usono) nur en unua jardeko de 21-a jarcento trovis 47 kompletaj aŭ fragmentaj kranioj. Oni malkovris uloj en diversaj etapoj de vivo, de ĵus eloviĝitaj ĝis plenkreskaj.
Funkcio de osta krispo kaj tri grandaj kornoj sur vizaĝo longe kaŭzis multaj diskutoj intersciencistoj. Tradicia vidpunkto konsideras ili por defendi kontraŭ predanto. Nuntempe aperis ideo ke ili estis por identigi individuan ulon, ŝerci reproduktajn partnerojn, kaj atingi dominantaj pozicioj en grego simile kiel ramuroj kaze de cervedoj ĉar oni trovis sangan vaskulon sur ostoj de kranio de Ceratopsidae. Tio estus pli verŝajna se Torosaurus montriĝus matura formo de triceratopo. En tiu ĉi kazo la distingaj por Torosaurus tubero (kvazaŭ „fenestroj”) aperis nur post maturiĝo de ulo farante la krispo pri taŭga por impone prezentiĝi ol por batalo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.