From Wikipedia, the free encyclopedia
Triano aŭ en hispana Triana estas ege fama kvartalo de la urbo Sevilo (Hispanio) kaj unu el la dekunu distriktoj en kiuj ĝi dividiĝas administre la urbo. Ĝi situantas okcidente de la municipo. Limas sude kun la distrikto de Los Remedios; oriente, kun la distriktoj Casco Antiguo kaj Makareno; norde, kun la distrikto Norte kaj la municipo Santiponce; kaj okcidente, kun la municipoj Camas, Tomares kaj San Juan de Aznalfarache.
Triano | |||
---|---|---|---|
city district (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 41010 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 46 926 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 030 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 23′ N, 6° 0′ U (mapo)37.383580555556-6.0052 [+] | ||
Alto | 7 m [+] | ||
Areo | 9,33 km² ( 933 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Triana District [+] | |||
Triano prenis nomon el antikva tradicia kvartalo samnoma, situanta ĉe la rivero Gvadalkiviro, je la mala bordo de la historia domaro sevila. La distrikto enhavas fakte la kvartalojn Triana Casco Antiguo, kvartalo Leono, El Tardón-El Carmen, Orienta Triano kaj Okcidenta Triano.[1] La Insulo Kartuha konsideriĝas administre ene de la kvartalo Okcidenta Triano.
La kvartalo tradicie suferis inundojn el la rivero Gvadalkiviro. Ĝi partoprenis aktive en plej historiaj eventoj. Ĝ estis tradicie kvartalo de maristoj, laboristoj, potfaristoj ktp., fama pro toreistoj, kantistoj kaj dancistoj de flamenko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.