From Wikipedia, the free encyclopedia
La tria ministraro de Angela Merkel estis la federacia registaro de Germanio, kiu laŭplane oficas ekde la 17-a de decembro 2013, la tago de ofica ĵuro, dum la 18-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag sekve de la parlamenta baloto en Germanio 2013. Ĝi formale oficis ĝis la 24-a de oktobro 2017, sed pro longdaŭraj koaliciaj marĉandadoj ankoraŭ provizore pluagis ĝis la 14-a de marto 2018, kiam ĝi estis sekvata de kvara ministraro de Angela Merkel. Estrata de la kristandemokratino Angela Merkel - la unua kancelierino -, ĝi estas subtenata de registara koalicio de la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU) plus la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). La ministraro havas la adjektivon "tria", ĉar jam dum la antaŭaj 16-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter novembro 2005 kaj 2009 la nacia registaro estis estrata de Angela Merkel, same en koalicio inter la partioj CDU, CSU kaj SPD, kaj ankaŭ dum la 17-a periodo de la asembleo inter novembro 2009 kaj decembro 2013 - tiam tamen temis pri koalicio inter la konservativaj partioj CDU kaj CSU plus la Libera Demokrata Partio (FPD), kiu en la baloto de 2013 unuafoje en la historio de la parlamento Bundestag ne atingis minimumon de 5 procentaĵoj da voĉdonoj kaj sekve ne reprezentantiĝas en la parlamento.
Ministraro tria de Angela Merkel | ||
---|---|---|
federacia kabineto de Germanio • parlamenta periodo | ||
Jurisdikcio | Germanio | |
Lando | Germanio | |
Partoprenanta | Ursula von der Leyen • Sigmar Gabriel • Frank-Walter Steinmeier • Thomas de Maizière • Heiko Maas • Wolfgang Schäuble • Peter Altmaier • Brigitte Zypries • Andrea Nahles • Katarina Barley • Hans-Peter Friedrich • Christian Schmidt • Manuela Schwesig • Hermann Gröhe • Alexander Dobrindt • Barbara Hendricks • Johanna Wanka • Gerd Müller vd | |
Ministraro tria de Angela Merkel | ||
Dum | 17-a de decembro 2013 - 14-a de marto 2018 | |
Antaŭulo | Ministraro dua de Angela Merkel | |
Sekvanto | Ministraro kvara de Angela Merkel | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La listo de la unuopaj ministroj de la "granda koalicio" de la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU) plus la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) - "granda", ĉar la du partiaj blokoj havas la grandan plimulton de parlamentanoj, kaj la parlamenta opozicio sekve estas kompare malgranda, principe situacio evitinda en parlamenta demokratio - publikiĝis la 15-an de decembro 2013. Ĝi sekvu la direktojn de koalicia programo, kiu havas la memfidan titolon "Deutschlands Zukunft gestalten" - "formi la estontecon de Germanio".
Ofico | Nomo | Partio | ||
---|---|---|---|---|
Federacia Kancelierino | Angela Merkel | CDU | ||
Vickanceliero | Sigmar Gabriel | SPD | ||
Federacia ministro pri eksteraj rilatoj | Frank-Walter Steinmeier | SPD | ||
Federacia ministro pri interno | Thomas de Maizière | CDU | ||
Federacia ministro pri justico | Heiko Maas | SPD | ||
Federacia ministro pri financo | Wolfgang Schäuble | CDU | ||
Federacia ministro pri ekonomio kaj teknologio | Sigmar Gabriel | SPD | ||
Federacia ministrino pri laboro kaj socialaj aferoj | Andrea Nahles | SPD | ||
Federacia ministro pri nutro, agrokulturo kaj protekto de konsumantaro | Hans-Peter Friedrich | CSU | ||
Federacia ministro pri defendo | Ursula von der Leyen | CDU | ||
Federacia ministrino pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj | Manuela Schwesig | CDU | ||
Federacia ministro pri sano | Hermann Gröhe | CDU | ||
Federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo | Alexander Dobrindt | CSU | ||
Federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco | Barbara Hendricks | SPD | ||
Federacia ministrino pri eduko kaj esploro | Johanna Wanka | CDU | ||
Federacia ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo | Gerd Müller | CSU | ||
Federacia ministro pri specialaj taskoj, ĉefo de la federacia kancelierejo | Peter Altmaier | CDU |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.