From Wikipedia, the free encyclopedia
Tracey EMIN (naskiĝis la 3-an de julio 1963 en Croydon)[1] estas brita artistino kiu kreas artaĵojn en formo de neontekstoj, grafikaĵoj, pentraĵoj, desegnoj, fotoj, filmoj kaj skulptaĵoj. Ŝiaj artoj estas konataj kiel polemikaj[2] [3], sed ankaŭ kiel koncepta kaj membiografia. Ŝi estas unu el la plej konataj membroj de la Young British Artists, grupo de konceptaj artistoj en Britio en la 1990-aj jaroj. Ŝia laboro estas ekspoziciita internacie.
Tracey Emin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de julio 1963 (61-jaraĝa) en Croydon |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Goldsmiths, Universitato de Londono King Ethelbert School (en) University for the Creative Arts (en) Reĝa Kolegio de Arto Kent Institute of Art & Design (en) |
Okupo | |
Okupo | komizo konceptartisto pentristo konstrua desegnisto textile artist (en) filmreĝisoro skulptisto videoartisto gravuristo instalada artisto fotisto desegnisto artisto |
Verkoj | Ĉiuj, kiujn mi kundormis 1963–1995 |
TTT | |
Retejo | https://www.traceyeminfoundation.com/ http://www.emininternational.com/ |
Ŝi kreskis en Margate, kun sia ĝemelfrato Paul. Ŝia patrino estas angla kaj ŝia patro estas turkcipra. Ŝi diplomiĝis de la Royal College of Arts (Reĝa Kolegio de Artoj) en Londono inter 1987 kaj 1989. Ŝi ekspoziciis en multaj prestiĝaj galerioj. En 2005, ŝi publikigis membiografion nomitan Strangeland.
En 2007 ŝi reprezentis Brition ĉe la Venecia Bienalo.
En 2011, Emin estis nomumita profesoro pri desegno-arto ĉe la Royal Academy of Arts (Reĝa Akademio de Artoj). Post Fiona Rae, ŝi estas la dua ina profesoro ĉe la Reĝa Akademio ekde ĝia fondo en 1768[4]. En 2013 ŝi ricevis la Ordenon de la Brita Imperio. Ŝi loĝas en Londono.
La arto de la artisto baziĝas sur siaj propraj vivspertoj. Amo, sekseco kaj sopiro estas la ĉefaj temoj. Ŝia emo riveli intimajn detalojn el sia privata vivo en ofte provokaj artaĵoj estas unu el la markostampoj de ŝia laboro kiel ekzemple en la instalaĵo Everyone I have ever slept with 1963–1995 (Ĉiuj kun kiuj mi iam amoris 1963–1995). Alia verko ŝia, "My bed" (Mia Lito) el la jaro 1998, estas la vera lito de la artistino, kun ĉiuj aĵoj kiujn ŝi uzis, en kiu ŝi pasigis plurajn tagojn, suferante de deprimo. Tiu instalaĵo estis montrita ĉe la Tate Gallery kaj nomumita por la prestiĝa Turner Prize en 1999.
En 2021/2022, Emin iĝis la unua artisto se temas pri ekspozicii kun Edvard Munch ĉe la nova Munch Muzeo en Oslo, kun la ekspozicio "Animsoleco" (en la norvega "Sjelens enshomhet"). Munch estis unu el la plej gravaj inspirantoj dum sia arta vivo, kaj tio estis la unua grava ekspozicio de Emin en Skandinavio[5].
Oficiala retejo: Emin International
Everyone I Have Ever Slept With 1963-1995 " (en.wikipedia)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.