Tršnice
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tršnice (germane Tirschnitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Cheb, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 109 loĝantoj.
Tršnice | |
germane Tirschnitz | |
vilaĝo | |
Tršnice de sudo | |
Oficiala nomo: Tršnice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Cheb |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Ĥebio |
Rivero | Ohře |
Situo | Tršnice |
- alteco | 435 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 06′ 33″ N 12° 23′ 30″ O (mapo) |
Loĝantaro | 109 (2021) |
Baseno | Ĥebia baseno |
Unua skribmencio | 1355 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 350 02 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Cheb
| |
Vikimedia Komunejo: Tršnice | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Tršnice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1355. Aliaj fontoj indikas la unuan skribmencion nur el la jaro 1394.
Ekde la jaro 1850 Tršnice apartenis kiel loka parto al municipo Třebeň. En la jaro 1910 komune kun vilaĝoj Doubí, Jindřichov kaj Dlouhé Mosty kreis memstaran municipon, kiu havis 633 loĝantojn en la jaro 1933. En la jaro 1976 ĝi fariĝis parto de Cheb.
Tršnice estas grava fervojnodo. En la jaro 1870 ĉi tie estis konstruita stacidomo en fervojlinio Karlovy Vary – Cheb kaj en la jaro 1900 la stacidomo fariĝis ankaŭ konsisto de fervojlinio 146. La fervojlinio 146 komencis esti konstruata en la jaro 1898. La stacidomo en Tršnice estas tre ampleksa. Ĝi trafas la teritorion de najbara vilaĝo Doubí.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 117 |
1880 | 159 |
1890 | 195 |
1900 | 257 |
1910 | 384 |
1921 | 383 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 352 |
1950 | 170 |
1961 | 176 |
1970 | 148 |
1980 | 128 |
1991 | 103 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 139 |
2011 | 125 |
2021 | 109 |
Ŝatata estas ĉi tie akva turismo. Tršnice situas apud rivero Ohře kaj ĝi estas ofta loko, de kie akvistoj komencas flosigi la riveron. Tra Tršnice kondukas 10 km biciklista vojo n-ro 2069 el Cheb al Soos.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.