Torrubia [toRUbja] (Orturo)[1] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 23 loĝantoj sur areo de 28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,8 loĝantoj/km².
Torrubia | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) | ||
Poŝtkodo | 19337 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 58′ N, 1° 54′ U (mapo)40.9656772-1.9003844 [+] | ||
Alto | 1 168 m [+] | ||
Areo | 28 km² (2 800 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrubia [+] | |||
Situo
Torrubia situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1174 m super marnivelo; je 155 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°57′56″N 1°54′01″Ok. Najbaras la municipoj Tartanedo, Rueda de la Sierra, Pardos kaj Rillo de Gallo.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 23 en 2016, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20-a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Torrubia, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Torrubia kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 23 en 2023.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.