municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Torrejoncillo [ToreĥonZIjo] (Tureteto) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 2 819 loĝantoj sur areo de 94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 30 loĝantoj/km². Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo. La loĝantoj nomiĝas Torrejoncillanos.
Torrejoncillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10839 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Moisés Levi Paniagua Martín | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 819 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 54′ N, 6° 28′ U (mapo)39.8965404-6.466299 [+] | ||
Alto | 328 m [+] | ||
Areo | 94 km² (9 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrejoncillo [+] | |||
Torrejoncillo estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 328 m; je 50 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 110 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed la plej proksima urbo estas Coria je nur 12 km. La areo de ties teritorio estas de 94,54 km². Estas submunicipo de Valdencín situa je 7 Km de Torrejoncillo kun 500 loĝantoj.
Estis arkeologiaj restaĵoj de la epoko antaŭromia kaj de la sekvaj romia, vizigota, araba. La urbeto fondiĝis post la rekonkero kontraŭ la araboj ĉirkaŭ la 13a jarcento. Dum postaj jarcentoj estis elstara industria centro ĉefe tekstila, sed ne nur. Nuntempe ĝi estas konata ĉefe pro fama festo (vidu suben).
Demografia evoluo de Torrejoncillo inter 2001 kaj 2007
| ||||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
3524 | 3462 | 3422 | 3371 | 3373 | 3350 | 3337 |
Agrikulturo kaj brutobredado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.