From Wikipedia, the free encyclopedia
Torreblascopedro estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la centro de la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la okcidento de la komarko La Loma.
Torreblascopedro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23510 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 434 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 0′ N, 3° 38′ U (mapo)37.9973951-3.6362596 [+] | ||
Alto | 336 m [+] | ||
Areo | 60 km² (6 000 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torreblascopedro [+] | |||
La areo de la municipo estas 60 km2 kie loĝas 842 geloĝantoj, do loĝdenso estas 36,21 loĝ./km2.
La ĉefa industrio estas la produktado de olivoleo.
Ĝi estas en zono inter riveroj, precize Gvadalkiviro kaj ties alfluanto Gvadalimar. Ties municipa teritorio estas en la plej norda parto de la Betika Montĉeno inter 230 kaj 452 msm. La olivarboj, kiuj estas konstituitaj en preskaŭ unukultivo, kun la industrio de produktado de olivoleo, estas la ĉefaj enspezofontoj de la loko, komplemente kun tiuj devenaj de la kultivo de asparago kiu estas kultivata en la submunicipo Campillo del Río (Kampeto de la Rivero) je 8 km de Torreblascopedro.
La municipa teritorio limas kun tiuj de Lupión, Begíjar, Villatorres, Linares kaj Jabalquinto.
En la 14a de aŭgusto 1795 la reĝo Karolo la 4-a sendependigis Lupión de la urbo Baeza. Tio restis tiel ĝis 1813, kiam la setlejo Torreblascopedro petis sian propran sendependon disde Lupión, kaj tio daŭris ĝis 1871, kiam ĝi sendependiĝis el la municipo Lupión.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.