Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Topeko (angle Topeka) estas urbego, la ĉefurbo de la usona subŝtato Kansaso, kaj ankaŭ la ĉefurbo de Kantono Shawnee. Laŭ la stato de la jaro 2020 en la urbo vivis 126 587 personoj sur areo de 159 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 796 loĝantoj/km². Ĝi estas la ĉefa urbo en urbaro de Topeko.
Topeko | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono urbego kantona sidejo vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 126 587 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 795 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 3′ N, 95° 41′ U (mapo)39.04833-95.67804 [+] | ||
Alto | 288 m [+] | ||
Areo | 159,195366 km² (1 591 9.5 366 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Topeka, Kansas [+] | |||
Topeko situas sur montetaro borde de la rivero Kansaso en la meza landparto de Usono, en la nordorienta parto de la subŝtato.
Topeko unuafoje menciiĝis en 1826. En la 1840-aj jaroj en tiu loko pramo ekfunkciis. Topeko estis fondita en 1854, ĝi urbiĝis post 3 jaroj. En la sekva jardeko Topeko fariĝis komerca nabo, en la rivero jam vaporŝipoj trafikis. La urbo estis grava sklava fuĝotrairejo al la libereco. En 1869 la unua trajno alvenis. En 1966 granda ŝtormo trafis la urbon.
El Topeko aŭtovojoj kuras al Kansasurbo (Kansaso), Wichita (Kansaso) kaj Koloradio. En la proksimo 2 flughavenoj funkcias. La urbego estas nodo de fervojoj, ene de la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Topeko situas en limoj de mediteranea klimato kaj kontinenta klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 7-19 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 32 °C, rekorde 46 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe −7 °C. Jare pluvas po 926 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (vintre ankaŭ neĝas). La pluvo kulminas en junio kaj malkulminas januare.
Tri ŝipoj de la Usona Mararmeo estis nomitaj USS Topeka en honoro de la grandurbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.