From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tomburg estas la ruino de altaĵkastelo sur alteco da 316 metroj super marnivelo proksime de Rheinbach proksime de Bonn. Ĝi troviĝas en malgranda naturprotektejo sur la same alta monto Tomberg. Ĝi estas postlasaĵo el la terciaro, kiam flua lafo leviĝis el la terinterno kaj post la erozio de la kovraj tavoloj postlasis bazaltokupolon.
Postsignoj de loĝado sur Monto Tomberg estas reireblaj ĝis en la 4-a jarcento kaj deduktigas je uzado fare de la romianoj. La kastelo ekestis proksimume 900 kaj estis en la pli malfruaj jaroj treege plukonstruata.
Palatingrafo Ezzo kaj lia edzino Mathilda, fratino de Imperiestro Oto la 3-a, loĝis proksimume 1000 en Kastelo Tomburg. Ilia filino Richeza fariĝis reĝino de Polujo, filo Oto heredis la palatingraflandon, fariĝis en 1045 Duko de Ŝvabujo kaj mortis en 1047 en Kastelo Tomburg. Meze de la 11-a jarcento la kastelo apartenis al la ĉefepiskopujo Kolonjo. En dokumento el 1052 Papo Leono la 9-a konfirmis al ĉefepiskopo Hermano la 2-a de Kolonjo, ke krom aliaj pluaj lokoj ankaŭ Kastelo Tomburg kun propra preĝejo apartenas al la ĉefepiskopujo.[1] Kiel vasaloj la grafoj de Kleve sekvis ekde 1090 kaj 1230 post la Sinjoroj de Müllenark kiel kastelestroj. Tiutempe ili nomiĝis de Tomburg.
Post ŝanĝiĝema historio la kastelo perdis ekde la 14-a jarcento sian militan gravecon. Por la de Tomburg, kiuj aktivis kiel rabokavaliroj, ĝi servis kiel retiriĝejo. Post 1420 estis pro heredodisdivido pluraj posedantoj. Post kverelo kun Frederiko de Sombreff, Sinjoro je Tomburg kaj Landskron, la duko de Jülich konkeris Kastelon Tomburg. Post ĝia preskaŭ kompleta ruinigo la 7-an de septembro 1473 ĝi ne plu estis rekonstruata.
Ĝis en la novepoko ruino kaj kastelmonto servis kiel bazaltorompejo. Tamen konserviĝis proks. 70 elcentoj de la Monto Tomberg kaj partoj de la defendoturo. Ankaŭ la kastelfonto de profundeco da 46 metroj, kiun en 1883 la loka hejmregiona asocio elfosis, ankoraŭ ekzistas. Je la fosado oni trovis multajn arĥeologiajn trovaĵojn, ekzemple ŝtonajn pafilegokuglojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.