Remove ads
urbo de Andra-Pradeŝo en Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
Tirupati, telugue తిరుపతి, estas urbego en distrikto Chittoor [ĉit-tur] en la subŝtato Andra-Pradeŝo. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 287 482 loĝantoj sur areo de 28,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 961 loĝantoj/km². Ĝi estas la naŭa plej granda urbo laŭ loĝantaro de Andra-Pradeŝo. Ĝi estas unu el la plej sanktaj hinduaj pilgrimejoj pro la templo Tirumala Venkateŝvara. Ĝi estas konsiderata ankaŭ kiel la spirita ĉefurbo de Andra-Pradeŝo.
Tirupati | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 517501 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 287 482 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 9 961 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 39′ N, 79° 25′ O (mapo)13.6579.42 [+] | ||
Alto | 161 m [+] | ||
Areo | 28,86 km² (2 886 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tirupati [+] | |||
Tirupati estas urbeto sub la monto Tirumala. Tiru signifas sanktan kaj Mala signifas montaron. La dravida radiko de la vorto Tirupatio havas la signifon - “edzo de diino Lakŝmi” [1]
Je 5-a jarcento, la supra urbo, kiu nomiĝas Tirumala, estis establita kiel la centro de viŝnuismo. La religiaj ritoj estis formaligitaj de la viŝnua sanktulo Ramanujacharya [Raamaanuĝaaĉarja] de 10-11a jarcento KE. Dum plejparto de la mezepoka periodo la templa urbo estis parto de la Imperio Viĝajanagara. La reĝoj Kriŝna Deva Raja, Aĉjuta Deva Raja, Sadaŝiva Raja, Tirumala Deva Raja faris multajn gravajn kontribuojn al ĉi tiu templo. De tempo al tempo, la templo estis konstruita de diversaj reĝoj kaj troveblas epigrafoj en la sanskrita, telegua, tamila kaj kannada lingvoj.
Kun la supra urbo Tirumala, la suba Tirupatio ankaŭ evoluiĝis kaj kreskis ĉirkaŭ la Templo Govindaraaĝasvaami, kiu estas fama turisma loko. La urbo havas multajn aliajn templojn. La Fortikaĵo Ĉandragiri havas arkeologian muzeon. Sri Venkateŝvara Zoologia Parko, starigita en 1987 estas la dua plej granda zoologia parko en Azio. Ĝi estas konstruita laŭ la konceptoj de la hindua mitologio kaj montras la bestojn kiuj estas menciitaj en la Ramajano, la Mahabharato kaj la Panĉatantra.
Tirupati ankaŭ havas Regionan Sciencan muzeon kaj ciferecan planetarion. Silatoranam, natura ŝtona arko kiu estas 150 milionajn jarojn malnova estas geologia mirindaĵo en la Tirumala montaro. Ĝi estas 1 km for de la Templo Venkateŝvara.
Tirupatio estas konita pro sia mond-fama dolĉaĵo Tirupati-laddu, farita de migdaloj, akaĵuoj, sekvinberoj, kardamomo kaj sukero. Ĝi akiris Geografian Indikon, kiu donas la rajton por fari aŭ vendi ĝin, nur al la Tirumala Tirupati Devastanam.
Dank' al la Tirumala Tirupati Devasthanam, la organizaĵo kiu prizorgas la templojn, troviĝas multaj universitatoj kaj edukinstancoj. Pro tio, Tirupati fariĝis ankaŭ eduka centro. Tirupati estas sur la mapo de Esperanto. Aktivas tie la konata Esperantisto P. V. Ranganayakulu. La Sepa Nacia Kongreso de la Federacio Esperanto de Barato okazis en Tirupatio en 1998. La loka klubo de Esperanto nomiĝas Tirupati Esperanto-Asocio, kiu fojfoje kunsidas en la junulara gastejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.