Tiririca, kies vera nomo estas Francisco Everardo OLIVEIRA SILVA (naskiĝis en Itapipoca, Brazilo, la 1-an de majo 1965) estas brazila humuristo, kantisto kaj politikisto.

Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Naskonomo ...
Tiririca
Thumb
Tiririca en la Ĉambro
Bazaj informoj
Naskonomo Francisco Everardo OLIVEIRA SILVA
Naskiĝo 1-an de majo 1965 (1965-05-01) (59-jaraĝa)
en Itapipoca
Profesio humuristo, kantisto kaj politikisto
Thumb
Persona informo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Tirullipa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komikisto
komponisto
cirkisto
kantoverkisto
aktoro
kantisto
politikisto
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Fermi

Biografio

Naskita ĉe Itapipoca la 1-an de majo 1965, li komencis labori kiel cirka artisto jam je la aĝo de 8 jaroj. Kiel klaŭno, li komencis precize ekde tiu ĉi epoko havi la kromnomon Tiririca, kiun unuafoje lia patrino donis al li.

En la knabaĝo li komencis prezentiĝi en la haloj kaj en pluraj vilaĝfestoj de la Nordorienta Brazilo. En ĉi epoko, lia famo kreskegis kaj Tiririca transpasis la rekordojn de televida spektantaro. Estas de tiu ĉi epoko lia unua KD, kiu entenis la kanzonon Veja os cabelos dela, kiu famiĝis pro esti kaŭzinta kontraston kaŭzitan de rasista interpreto de la teksto. Tial la KD estis retirita el la vendejoj kaj Tiririca akuzita, sed poste absolvita.

En 1997 li surdiskigis Tiririca, sian duan KD-n, kaj en 1999 Dança da Rapadura, la trian.

Politiko

En 2010 li kandidatiĝas kiel federacia deputito por la Partido da República kun la slogano: O que é que faz um deputado federal? Na realidade, eu não sei. Mas vote em mim que eu te conto (Kion faras federacia deputito? Vere mi ne scias, sed voĉdonu min kaj mi klarigos al vi).

Multaj, inter kiuj la Revista Época, akuzis lin pri analfabeteco, kaj do neelektebleco [1]. Male, la 3-an de oktobro 2010, Tiririca estas elektata kiel deputito kun 1.348.295 voĉdonoj (6,35%) [2]. La jura defendo de Tiririca estus alportinta ke lia supozita analfabeteco estas disleksispeco, kiu malebligas al li la uzadon de la skribado. La Revista Época publikigis videon portretantan lin subskribanta aŭtografojn [3]. Trans tiuj polemikoj, Tiririca estas la unua stratartisto elektita al la Federacia Kongreso.

Thumb
Tirica (maldekstra) kun amiko komiko Shaolin.

Citaĵo

Citaĵo
 O que é que faz um deputado federal? Na realidade, eu não sei.
Mas vote em mim que eu te conto! 
  Kion faras federacia deputito? Vere mi ne scias.
Sed voĉdonu min, kaj mi klarigos al vi. 
 Tiririca

Diskaro

  • 1990: Veja os cabelos dela
  • 1997: Tiririca
  • 1999: Dança da Rapadura

Eksteraj ligiloj

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.