Markolo de Tiran
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Markolo de Tiran (arabe مضيق تيران, Maḍīq Tīrān, hebree מצרי טיראן, Mejcarej Tiran) estas la ĉirkaŭ 5 km larĝa akvotrairejo liganta Ruĝan Maron al la Akaba Golfo. La markolo situas ĉe la suda pinto de la duoninsulo Sinajo kaj apartigas ĉi tiun duoninsulon de Arabio.
Markolo de Tiran | ||
---|---|---|
![]() | ||
markolo [+] | ||
Akvejo | Ruĝa maro, Akaba Golfo, Insulo Tiran, Insulo Sanafir | |
Koordinatoj | 28° 0′ 14″ N, 34° 27′ 55″ O (mapo)28.00388888888934.465277777778 | |
![]() |
||
Markolo de Tiran | ||
Vikimedia Komunejo: Straits of Tiran [+] | ||
La markolo estas strategie grava ĉar ĝi ligas kaj Jordanion kaj Israelon al Ruĝa Maro. Dum la Sestaga Milito, la Tirana Markolo ludis gravan rolon en la konflikto. Por Israelo ĝi ofertas aliron al la Hinda Oceano tra la haveno de Ejlato, por Jordanio ĝi estas la sola ligo al la monda oceano [1][2][3].
Ĝi estas nomita laŭ la insulo Tīrān, kiu estis pridisputata inter Sauda Arabio kaj Egiptio.
La Tirana Markolo estas unu el la plej interesaj lokoj por aparatplonĝado. La beleco de ĝia subakva mondo estas konsiderata unu el la plej bonaj en la mondo. Ekzistas ankaŭ kvar koralaj rifoj: Jackson, Gordon, Woodhouse kaj Thomas, nomitaj laŭ anglaj kartografoj.
La Saud-Arabia – Egiptia Digvojo estas projekto por konstrui 15 km longan ponton trans la markolo. La ponto ligos Egiption kaj Saud-Arabion [4].
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.