Insulo Tiran
insulo en Sauda Arabio From Wikipedia, the free encyclopedia
Insulo Tiran (arabe جزيرة تيران, Ǧazīrat Tīrān) estas neloĝata insulo en la Ruĝa Maro. Ĝi situas ĉe la samnoma markolo, kelkajn kilometrojn sude de la enirejo al la Akaba Golfo kaj nordoriente de la egipta urbo Ŝarm el-Ŝejĥ en Sinajo.
Insulo Tiran | ||
---|---|---|
![]() | ||
insulo, pridisputata teritorio [+] | ||
Lando | Sauda Arabio | |
Regiono | Sinajo | |
akvejo | Ruĝa Maro, Akaba Golfo | |
Supermara alteco | 90 m [+] | |
Koordinatoj | 27° 57′ N, 34° 34′ O (mapo)27.95194444444434.566111111111 [+] | |
Akvokolektejo | 80 km² (8 000 ha) [+] | |
Areo | 80 km² (8 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | (neloĝata) [+] | |
Denseco | 0 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC+03:00 [+] | |
![]() |
||
Insulo Tiran | ||
Vikimedia Komunejo: Tiran Island [+] | ||
Tiu ĉi insulo, kune kun la najbara insulo Sanafir ĵus oriente, estis administrita de Egiptio de 1950 ĝis 2017 [1], sed origine apartenis al Sauda Arabio. Ambaŭ insuloj estas oficiale saud-arabia teritorio ekde 2017 [2][3].
La rifoj ĉirkaŭ la insulo estas konata plonĝareo, tamen civiluloj ne rajtas eniri la insulon mem [4].
Tiran kaj la najbara insulo Sanafir devas esti ligitaj kun pontoj kaj iĝi parto de laŭplana saudi-egipta aŭtovojligo. Tiu ligo estas parto de la Saudi Arabian Neom -projekto. Tiu ponto kreus terligon de Nordafriko ĝis Arabio.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.