From Wikipedia, the free encyclopedia
Tibor Kocsák [koĉAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsák Tibor estas hungara komponisto, dirigento, altlerneja instruisto.
Tibor Kocsák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1954 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1978) |
Familio | |
Edz(in)o | Kati Lengyel (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto muzikologo lektoro |
Tibor Kocsák [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1954 en Budapeŝto.
Tibor Kocsák maturiĝis en muzika mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1972, li lernis komponadon de József Soproni. Li akiris pianistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1978. Liaj plej gravaj instruistoj estis Mihály Bächer kaj Sándor Falvai. Inter 1978-1982 li instruis pianadon en filio de la altlernejo en Győr, samtempe en Teatra kaj Filma Altlernejo de Budapeŝto, poste jam kiel docento en la teatra altlernejo. En 1989 li estis nomumita muzika gvidanto de Teatro Madách. Ekde fondo de la Teatro Rock li estas tie dirigento, krome li ofte komponadas. Li ricevis premiojn inter 1992-2006.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.