Remove ads
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Thundorf estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 273 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1 297 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Thundorf | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Geografia situo | CH1903: 714879 / 267395 (mapo)47.5472222222228.9647222222222 |
Nombro de loĝantoj | 1297 |
Areo | 15,6 km² |
Alteco | 546 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8512 |
Komunumkodo | 4611 |
La teritorio de Thundorf kongruas kun la supra parto de la valo de la rivereto Thunbach, kiu alfluas en Matzingen al la rivero Murg. La komunumo situas oriente de la kantona ĉefurbo Frauenfeld.
Thundorf konsistas el la municipoj kaj setlejoj Thundorf, Wetzikon, Lustdorf, Kirchberg, Hessenbol, Reuti, Ufhofen, Grueb kaj Fridbärg.
Thunodrf limas en nordo al Felben-Wellhausen kaj Hüttlingen, en oriento al Amlikon-Bissegg kaj Affeltrangen, en sudo al Lommis kaj Stettfurt, kaj en okcidento al Matzingen kaj Frauenfeld.
Thundorf atingeblas per poŝtaŭto ek de Frauenfeld. Facile atingeblas ankaŭ la du aŭtoŝoseoj A1 kaj A7, kiuj preterpasas en sudo respektive nordo la komunumon.
La unua dokumenta mencio de Thundorf datiĝas el la jaro 888 kiel Tuomsdor.
La hodiaŭa politika komunumo Thundorf estiĝis en la jaro 1995 kadre de la turgovia komunumreformo per kunigo de la tri lokkomunumoj Thundorf, Lustdorf kaj Wetzikon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.