jamajka muzikbando From Wikipedia, the free encyclopedia
Third World (Tria mondo) estas jamajka muzikbando de fuzia regeo formita en 1973. Ilia sonstilo estis influita de soulo, funko kaj diskoo. Kvankam ĝi suferis kelkajn ŝanĝojn en la anaro, Stephen "Cat" Coore kaj Richard Daley estis konstantaj membroj.
Third World | |
---|---|
Persona informo | |
TTT | |
Retejo | https://www.thirdworldband.com/ |
Dekomence ili ludis ĉefe en hoteloj kaj noktokluboj de Kingstono kaj (kun The Wailers) kunludis kun The Jackson Five kiam ili ludis en la Jamaican National Stadium.[1] Ili subskribis kontrakton kun Island Records kaj turneis tra Eŭropo kun The Wailers.[1] La debuta albumo kun sama nomo kiel la bando estis publikigita en 1976. Tiu albumo inkludis version de "Satta Massagana", origine ludita de The Abyssinians, kiu iĝis surloka sukceso.
Ankaŭ la dua albumo, 96° in the Shade (1977), inkludis kelkajn lokajn sukcesojn. Notindaj inter ĝiaj ok kantoj estis "1865 (96° in the Shade)", reference al la ribelo de 1865 en Morant Bay, "Rhythm of Life" kaj la nura versio de la albumo, nome "Dreamland", verkita de Bunny Wailer.[1] Ili ludis antaŭ 80 000 personoj en la festivalo Smile Jamaica en 1976.[1]
La plej granda sukceso de Third World okazis fine de la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj jaroj, pinte per sia versio de la kanto de The O'Jays nome "Now That We Found Love" en ilia tria albumo nome Journey to Addis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.